Von: "Marc Bavant" <[EMAIL PROTECTED]>

Sendepende de la valoro de tiu verko, mi tamen sxatus scii, cxu ekzistas en
gxi aliaj frazeologiajxoj, ol tiuj el nia Proverbaro.

**Jes, Marc, vi pravas. Ankaux mi sxatus tion scii. **

Ja cxiuj de vi cititaj devenas de gxi, kaj ne necesas uzi nederlandan 
vortaron por ilin trovi.

** Se vere nur temas pri tiuj de la Proverbaro Esperanta - ilin oni ankaux 
trovas tie cxi:

// http://www.helsinki.fi/~jslindst/proverbaro.html

sed - bedauxrinde - nur malmulte en ReVo. **

Kore,

         Marc

**Krome kompreneble pro la multaj vortoj de la nuntempo, kiel ekzemple 
"trapikajxo = piercing" (ekz. ringo en la umbiliko), balalajko, barzojo 
k.m.a., kiuj cxiuj mankas en ReVo.

Kompreneble oni ankaux povas rapide kontroli la vortaron de De Diego (es-eo) 
de 2002:

// http://www.esperanto-es.net/diccionario/inicio.asp

aux la svedan-esperantan de Vilborg:

// http://www.algonet.se/~eldona/ordbok/hittaord.html

(por mi pli malfacile konsultebla)

Sed almenaux la seriozajn enretajn vortarojn ni ja konsultu, cxu ne?

Salutas Bernhard**



Rispondere a