Je 5/20/08, mireille:

[...]

>  Mi jam diris plurfoje ke religio ne estas ideologio, dum diskutoj
>  en soc.culture esperanto.

La nuna difino ne diras, ke religio estas nur ideologio.  Ĝi diras, ke
ĝi estas "Ideologio KAJ PRAKTIKO de rilatoj inter la homo kaj la
transmondo, supernaturaj estuloj, vivo kaj morto, la bazaj valoroj kaj
moroj".

Ĉu Mireja negas, ke religio entenas ideologion?  Tio estus stranga.
Ĉu ŝi opinias, ke "ideologio" estas malaproba vorto?  Ankaŭ tio estus
stranga.

>  La praa difino el versio 1.1.1.1. certe estas plibonigebla sed tamen pli
>  akceptebla ol la aktuala.
>  -----
>  Religio difinas la rilatojn de la homaro al transmondo, iuj homoj
>  akceptas kaj kredas religion aliaj ne.
>  -----
>  Kiu ne komprenus tiun simplan kaj koncizan difinon?
>  Kiu ŝokiĝus de neŭtrala difino?

Tiu difino ne diras, kio estas religio.  Ĝi diras, kion religio
faras.  Kaj mi ne certas, kion signifas la vorto "difinas" en ĝi
uzata.  Ĉu "priskribas"?  Tiam ĝi estus simple teorio?  Kial tio estus
pli flata ol "ideologio"?  Tamen ĉiel ajn, religio ja ne estas simple
teorio.

Ĉu eble ĝi signifas "prEskribas"?  La religioj jes entenas
preskribojn, sed la objekto de la preskribo estas la kredantoj, ne la
rilatoj.  En tia interpreto la frazo estas gramatike misa.

Ĉu temas pri alia senco?  Kiu?

Krome, ne estas klara, kio estas "transmondo" kaj ĉu ĝi estas esenca
parto de religio.  En religioj animismaj ne estas klara limo inter
diversaj mondoj; ĉiuj ĉirkaŭaj objektoj havas sian animon (kiel la
homoj, cetere).

Ankaŭ en budaismo ne estas aparta transmondo -- krom se Nenion oni
nomus transmondo.

>  La aktuala difino en ReVo ŝvitas tro da kontraŭreligieco, ĝi ne
>  estas neŭtrala.

Bonvolu diri, kion en tiu difino vi opinias kontraŭreligia -- mi vere
ne komprenas.

--
Sergio

Rispondere a