Saluton,

Jen plia propono kaj peto de mi, kiu ankoraux ne trovis tempon kaj
emon lerni la redakto-teknikon de ReVo (kaj REVAS pri iama sistemo
simila al Vikipedio, kun enregistrigxaj kaj redaktaj facilajxoj):

Sub plen/a mi ne trovis registrita la signifon de "Plen/o"
(la ensemblo de vocxdonrajtaj diskutantoj en Asembleo, aux simila
redakto), kiel ofte ni uzas en la Komitato de UEA, sed ankaux
ekzemple en

"KVINDEK JAROJ POST MONTEVIDEO" - rimarkoj okaze de la kvindeka
datreveno de la unua Unesko-rezolucio pri Esperanto, 89-a Universala
Kongreso de Esperanto, Pekino - de D-ro Tonkin (2004), alirebla cxe
http://uhaweb.hartford.edu/tonkin/recentwork.html

aux "Akademio de Esperanto: Oficialaj Informoj 4 - 2006 10 20"
http://www.akademio-de-esperanto.org/oficialaj_informoj/oficialaj_informoj_4_2006.html

aux en raporto de China Radio Internacia
http://esperanto.cri.cn/1/2006/12/13/[EMAIL PROTECTED]

Mi ne scias kiom firma estas ankaux la faka signifo, kiun
oni donas al gxi cxe

http://eo.wikipedia.org/wiki/Pleno_(muziko)

Amike dankas
=james=

Rispondere a