--- On Tue, 7/15/08, Wilhelm Luttermann:

> Shajnas al mi necese revizii la difinojn de erudici- kaj kler- en
> ReVo, kiuj estas videble manipulitaj por pravigi la radikon
> erudici-.

Laŭ mi, la difino de "erudicio" en ReVo kaj en PIV2 estas fuŝa.
Por ruslingvano "erudicio" estas MULTEFLANKA, DIVERSFAKA klero
(разносторонняя образованность).

Dum la difinoj de ReVo kaj PIV2 akventas profundon de SPECIALA scio.
Ruse oni povas paroli pri "faka kretenismo" -- kiam oni ĝisfunde scias
sian fakon, kaj nenion krome; tion mi nepre ne nomus "erudicio", sed
tio ja estas "erudicio" laŭ ReVo.

Mi dirus, ke erudicio akcentas vastecon, larĝon, enciklopediecon de la
scioj; do, ĝi estas preskaŭ la malo de tio kion difinas ReVo.

Almenaŭ, tian sencon la koncerna vorto havas en la rusa lingvo:
,----
| Menciendas, ke la redaktoro estis ERUDICIULO, kaj tre lerte li
| referencis antikvajn historiistojn, ekzemple la faman Filonon el
| Aleksandrio, la kleregan Jozefon Flavion, kiuj ecx per unu vorto ne
| menciis Jesuon. Evidentigante vastajn sciojn, li komunikis al la
| poeto, ke la loko en la libro dek kvina, cxapitro kvardek kvara de la
| famaj _Analoj_ de Tacito, kie temas pri la ekzekuto de Jesuo,
| certe estas posta falsa intermeto.
`----

Historio ne estas la fako de la redaktoro -- sed li senprobleme citas
antikvajna aŭtorojn "evidentigante VASTAJN sciojn" (ne nepre
PROFUNDAJN sciojn).

> Lau mi, tute sufichas la radiko kler- por esprimi la nuancon
> erudici-. Mi pensas ke ni metu EVI che erudici- au, se ni havas tro
> da respekto al chiuj fushoj de la Akademio, ni almenau resendu al
> "klera 2", kien ni transloku la nunan difinon de "erudici-".

Por mi oni povas esti klera sen esti erudiciulo.  Kaj mi povas imagi
erudiciulon kiu estas ne tute klera (ekz-e faras ortografiajn aŭ
gramatikajn erarojn).

-- 
Sergio



      

Rispondere a