Flugas vin en feriojn, cxu ne? Banala demando... Sed ne - laux la UV piloto estas
pilot' pilote-côtier | pilot, loadsmann | Lootsmann | лоцманъ | locman. aux kiel ReVo 1 difinas: Maristo komisiita por gvidi la sxipojn en malfacilaj trairejoj cxe eniro aŭ eliro de haveno; sxipgvidisto. Cxiam denove: - cxu piloto laux la F-to nur rajtas esti la sxipgvidisto kaj la aviisto (ReVo 2) estas kontrauxfundamenta aux - cxu la F-to garantias nur, ke pilot' cxiukaze ja almenaux signifu ankaux la mariston, sed povas alpreni pliajn signifojn? Tiel do staras la demand' Cxu la "germana" "Lootsmann" iam estis gxusta mi ne scias, sed tre pridubas. Almenaux la leksikono de 1894-96 ne registras gxin, sed ja la ankoraux hodiauxan vorton "Lotse". Bernhard
