Mi tre dankas, Dmitri,

ke vi tiel bone konfirmas mian aserton pri la olda onklino, nomita ReVo.

1.) signifo de "dizelo": Laux PIV2002 la motoro (kaj nur "dizelo", "dizela 
motoro" nur por konfirmo). Laux Vikipedio:

// http://eo.wikipedia.org/wiki/Dizelo
La vorton "dizelo" oni ofte uzas kiel mallongigon por dizeloleo 
[dizelbrulajxo laux Dmitri], kiu estas peza benzino, uzata en dizelmotoroj.

  a.. Vidu ankaŭ: Biodizelo

Ke gxi devenas de la persona nomo de la germana inventito de la motoro, 
nenio sxangxas. Tiajn vortojn ni havas amase, ekz. zepelino (mankas en 
ReVo!!). Pliajn ekzemplojn vd. en artikolo el 1932 (!):

Bennemann, Paul (1932)
Ĉu vi konas sinjoron Bojkot′?
Lingva babilaĵo de Paul Bennemann, Leipzig, Germanujo
Lingva Kritiko 1932:1:01 (feb.), p. [2-3]
Anekdote klarigas la devenon de terminoj kiel zepelino, saksofono, benzino, 
gilotino, drezino, nikotino, ktp., kiuj ĉiuj originas de propraj nomoj de 
personoj, je la ekz. Zeppelin, Sax, Benz, Guillotin, Nicot, ktp. Kun "Rim. 
de Red. [= Jung, Teo]: ... Prof. B. Migliorini verkis ... libron pri tiu 
temo ... sub titolo ′Dal nome proprio al nome comune, Genève, Olschki 1927 
..."

// http://www.esperantoland.de/ebea/

Nur oldaj virgulinoj kun riprocxa mieno insistas pri "zepelina aersxipo", la 
resto de la homaro simple diras "zepelino" kun PIV2002. Eble la 
guvernistinoj jam ne plu kunvivis la evolu-staton de 1932.

2.) "Biodizelo": cxu pauxsajxo de la angla, cxu de la germana, cxu de 
ankoraux alia lingvo - who cares? La tuta mondo gxin uzas kaj bone komprenas 
gxin kaj sin en harmonia famili'.

Ke gxi estas "kreteneca" laux normoj de universitata seminario pri logiko - 
who cares? Konsentite, akceptite, donacite. Jes, kompreneble vi pravas, sed 
dudekoj da lingvoj tiel faras, Vikipedio tiel faras, la tuta mondo tiel 
faras, krom - kompreneble - Dmitri, Yuri kaj Renato. La aliaj bone 
komprenas, ke temas pri dizelo farita el iuj kreskajxoj de sur la kampoj kaj 
ne el iu nafto-puto en Irako.

Knaboj, amikoj, buboj, erudiciaj mosxtoj! Kial damne, vi cxiam per levita 
montro-fingro volas malfaciligi la vivon de tiuj malmultaj ordinaraj homoj, 
kiuj ankoraux penas lerni tiun karan lingveton - guvernistinante?

Aerumu!

Bernhard



-----Ursprüngliche Nachricht----- 
Von: "Dmitri Gabinski" <[EMAIL PROTECTED]>
An: <revuloj@yahoogroups.com>
Gesendet: Mittwoch, 16. Juli 2008 08:01
Betreff: Re: [revuloj] brulajxo aux bruligajxo > biofuelo, biodizelo


> Saluton!
>
> Wed, 16 Jul 2008 06:13:06 +0200, "Bernhard Pabst" <[EMAIL PROTECTED]>
> skribis:
>
>> Laux la cirkonstancoj ofte ankaux eblos la subnocio biodizelo
>>
>> // http://eo.wikipedia.org/wiki/Biodizelo
>>
>> kiu estas biodiesel alfabete de la afrikansa tra la bjelorusa  Биодизел,
>> estona  Biodiislikütus, greka  Βιοντίζελ , gxis la turka, ukraina kaj
>>turka.
>
> …
>> Aerumu kaj simple uzu "biodizelo" aux
>> "biofuelo" -  la nepoj benos vin.
>
> Ĉiuj tiuj estas kretenecaj paŭsaĵoj de la anglaj «biodiesel», kiu siavice
> estas kreteneca (samkiel kretenecaj estas ĉiuj t.n. «buzzwords»). Pensu: 
> la
> kutima dizelbrulaĵo (gazojlo) estas produktata elnafte, kaj nafto mem, laŭ
> la plej subtenata kaj agnoskata teorio, estas ĥemie transformiĝinta
> restaĵaro de animaloj kaj vegetaĵoj. Do, la kutima dizelbrulaĵo fakte 
> estas
> ankaŭ «bio»!
>
> Amike,
>
> Dmitri Gabinski

Rispondere a