Dankon Peter,

pro via atentigo pri la aldona ligilo. Bedauxrinde la rilato inter la 
diversaj nocioj el la kampo de "nafto" sxajne tamen ne estas tiel facila. 
Antaux ne tro longa tempo ni havis tie cxi diskuton pri la rilatoj inter 
nafto, petrolo, benzino, dizelo, gazojlo (Dmitri) kaj ankoraux aliaj nocioj 
kaj terminoj. Suficxe multfaceta!

Ni jam parolis pri

 pilot' pilote-côtier | pilot, loadsmann | Lootsmann | лоцманъ | locman

kaj konstatis, ke pilot' hodiaux prioritate estas uzata por la aviisto kaj 
nur duarange por la sxip-stiristo (semantika plilargxigxo kaj forsxovigxo). 
Vikipedio indikas, ke io simila okazis ankaux pri dizelo: al la difino de 
motoro aldonigxis tiu de la karburajxo. Nu do, kio? Tute normala afero, kiu 
nur sxokas la lastajn espukistojn de ReVo.

Plia ekzemplo: Kio laux ReV-uloj estas tio:

 lamp' lampe | lamp | Lampe | лампа | lampa ?

V
V
V
V
V

Jen la difino el la vortaro de Kabe de 1910, do tre proksime al la UV 
(1894):

lampo: vazo kun mecxo kaj bruligebla fluidajxo, por lumigi: petrola lampo.

Kaj jen bildoj de tiu objekto en la leksikono de Meyer de 1885-1892

// http://www.retrobibliothek.de/retrobib/faksimile_514417.jpeg

ReVo lerte kasxas la senco-plivastigon per

"Daŭra lumigilo havanta rezervon da bruligaĵo *aŭ konstante ricevanta 
energion*: petrola lampo; elektra, minista lampo."

Kaj tiel sxajnigas, ke elektra lampo estus kovrita de la UV de 1894.

Gxuste kaj pli precize kaj tradicie laux Kabe ("brul*ig*ebla") gxi cetere 
tiu-difine uzas "brul*ig*ajxo" (sed nur rimarko flanken).

Ke lumo venu en la mond'

Bernhard


De: "Peter" <[EMAIL PROTECTED]>
...

Kiu ne kredas:

http://eo.wikipedia.org/wiki/Rudolf_Diesel

Cetere la materialon, kiun oni produktas el plantoj kaj utiligas gxin sekve
por funkciigi la motoron inventita de Rudolf Diesel, mi konas en Esperanto
sub la nocio "bionafto". Ne estas tiom komplika, sed memkompreneble ni povas
ankaux inventi ion novan.

Peter


Rispondere a