Saluton, Vi pravas, ke "bombe à sous-munitions" estas la moda termino en la franca, sed antaux nelonge oni diris nur "bome à fragmentation" (iom malpli travidebla, cxar povas impresi, ke "fragmentation" estas la efiko de la bombo, do ke gxi diserigas sian celon).
Mi havas dubojn pri viaj gloso per "areo" koncerne "cluster". Koncerne Esperanton: cxiuj solvoj povas tauxgi. La franca "submunicia bombo" ne malplacxus al mi, sed eblus fari kunmetajxon de la tipo "diserigx(ant)a bombo", "diserbombo", ecx "erbombo" aux "disbombo"! Plej grave indas rigardi, kio jam estis skribita cxi-rilate. Mi certas, ke Monato, Pola Radio aux Le Monde Diplomatique jam bezonis uzi tiun nocion. Pli bone uzi stabilan terminon, ol strebi iluzian perfektecon. Kore, Marc > Message du 12/08/08 23:32 > De : "Bernhard Pabst" > A : [email protected] > Copie à : > Objet : [revuloj] Convention on Cluster Munitions > > Gekaraj, > > ni faras etan traduk-ludon kaj petas vian helpon. > > Nome ni volas traduki la supran nocion en Esperanton. Por fari la aferon pli > facila ni tradukas "cluster bomb" anstataux "munitions". Do, "konvencio pri > XY". > > 1. Difino > XY estas tre mortiga kaj "efika" tipo de bombo, kiu konsistas el ujo (granda > bombo jxetita ekzemple de avio), kiu entenas de tri ĝis super 1000 bombetoj, > kiuj liberigxas cxe aktivigo, tiel ke tuta areo estas supersxutitaj per > malgrandaj bomboj. Multaj el tiuj ne eksplodas kaj dauxre restas dangxeraj > por homoj kaj bestoj dum jaroj. Tial la konvencio volas malpermesi la uzon > de tiu diabla armilo. Gxi aspektas tiel: > > // http://eo.wikipedia.org/wiki/Dosiero:Demonstration_cluster_bomb.jpg > > Jen, kion ni gxis nun eltrovis kaj pri kio ni petas vian plian helpon. > > 2. Grupo de lingvoj, kiuj fokusigxas sur la ujo (granda bombo) > > Por grupo de lingvoj la cxefa aspekto de la objekto estas la ujo (granda > bombo). Tiel estas en la rusa Кассетная бомба kaseda bombo, eble kontenera, > uja bombo. Simile en aliaj slavaj lingvoj kiel la serba (Касетна бомба) aux > ukraina (Касетна бомба) kaj en la neslava litova (kasešu bumba apud > ķekarbumba, kiun ni ne komprenas - cxu iu el vi?). Ankaux la finna diras > kasettipommi (apud alia termino, vd. malsupre). Cxu vi povas aldoni pliajn > lingvojn, kiuj apartenas al tiu grupo? > > 3. Grupo de lingvoj, kiuj fokusigxas pri la aspekto de la interno de la > bombo (vd. la foton) > > Tipa ekzemplo estas la hispana, kiu diras "bomba de racimo" (ankaux "bomba > «clúster»"), racimo = grapolo, fig. fasko, cxar la malgrandaj bomboj en la > granda bombo aspektas iom simila kiel grapolo de vinberoj. Simile en la > itala bomba a grappolo ("grapolbombo"), finna rypälepommi, do same > grapolbombo, rypäle = grapolo, pommi = bombo (kun la kutima sxangxo de b al > kaj "glatigo" de mb al mm) kaj afrikansa "trosbom" (tros = grapolo, > fask(et)o). > > 4. Grupo de lingvoj, kiu substrekas la multnombrecon de la bombetoj > > La dana klyngebombe aludas al tio, ke en la granda bombo estas multaj > malgrandaj (klynge = aro, grupo, amaso), simile la indonezia bom curah, > curah = amaso. > > 5. Grupo de lingvoj, kiuj fokusigxas pri la diserigxado > > Por la portugala centra estas la aspekto de "fragmentação" en "bomba de > fragmentação" (diserigxo de la granda bombo en la multaj malgrandaj). > > 6. Grupo de lingvoj, kiuj fokusigxas pri la ago de dissxutado, "elsxprucado" > > La germana klasifikas la objekton ne laux la proksimuma aspekto (enhavo iom > simila al grapolo), sed laux la ago: streuen = dissxuti, disjxeti, dissemi > (la granda bombo disjxetas, "elsxprucas" la malgrandajn). Sxajne simile la > hungara (?) szórt lőszereket, nome szórt = dissxutita (cxu do lauxvorte > dissxutanta bombo?). > > 7. Grupo de lingvoj, kiuj fokusigxas pri la celo > > La angla, nederlanda, sveda, ankaux indonezia (bom klaster) ktp. klasifikas > laux trafenda celo, nome la bombo povas trafi ne nur malgrandan punktan > celon, sed tutan areon (cluster). > > 8. Aliaj solvoj > > La franca (bombe à sous-munitions) sobre priskribas "bombo kun duasxtupa > municio" (ankaux iu termino en la angla "submunition"). Tiel sxajne ankaux > en la vjetnama (??). > > 9. Kaj en Esperanto? > > -------------- > > Ni estus danka, se vi povus aldoni pliajn lingvojn (precipe araban, cxinan, > japanan, persan, bulgaran, turkan sed ankaux cxiujn aliajn) kaj se > necese korekti la jam menciitajn. > > Eble vi ankaux sxatus respondi al n-ro 9: Kiun formon vi preferas en > Esperanto kaj (mallonge) kial? > > Ban cluster bombs! > > Bernhard > > > > > > ------------------------------------ > > retposhtaj adresoj: > por afishi mesaghon: [email protected] > por aboni: [EMAIL PROTECTED] > por malaboni: [EMAIL PROTECTED] > administranto: [EMAIL PROTECTED] > > URL: > http://www.yahoogroups.com/group/revulojYahoo! Groups Links > > > > > > [ nc3=3 (0.1 Ko) ]
