Dankon Antonio, pro la interesa listo.
1. Jes, ekzistas neniu "logiko" pri bru-imitaj sonoj en la diversaj etnaj lingvoj, ecx ne pri la sono de pafo aux de sxtono falanta en akvon. 2. Jes, ekzistas jam suficxe longa *tradicio* pri tiuj sonoj en Esperanto, sed bedauxrinde ne tro multaj homoj konas gxin kaj anstataux simple lerni la ekzistantajn sxatas reinventi la radon. Oni trovas ilin en PIV kaj jam en la Parnasa Gvidlibro de 1932, 3a 1984, p.195. Mi konsilas traduki komiksojn (por la pedantuloj "bildstriajn rakontojn", sed komiksoj malofte estas pedantaj) kaj oni rapide lernos ilin. "Klasika" ekzemplo estas koko -> kokeriko. Oni simple devas lerni gxin kiel oni devas lerni "kikeriki", se oni lernas la germanan aux "kukeleku" se oni lernas la nederlandan. 3. Jes, ekzistas kutima metodo veni al "Esperanta" onomatopeajxo, kiel via listo gxuste indikas: nome radikigo de la verbo laux la tipo "ŝpruc! el ŝpruci". 4. Por bestaj blekoj mi rekomendas De Smedt eo-nl 2004 (ankaux senkoste en la reto), cxar gxi probable havas plej multajn tiajn verbojn cxe la koncernaj bestoj (kaj ne necesas kompreni la nederlandan), ekz-e: abelo -> zumi bovo -> mugxi kato -> miauxi, ronroni, sxpini, kracxospiri, borduni, grauxli, ronki hundo -> boji, jelpi, grauxli, hurli, tirboji, hojli, uxai kojoto -> hojli, tirboji, jelpi lupo -> hurli, boji, jelpi, grauxli, tirboji, hojli, ululi simio -> hui, rikani Bernardo ---------------- Mi opinias ke estas sufiĉe nur kolekti la konatajn (aŭ plej uzatajn) bru-imitajn vortojn, sen zorgo pri "interkonsento" kaj "universaleco". Konsiderante la kulturdevenan malsamecon en la "esperantigo" de la bruoj, la ĉefa celo estas klarigi al iu ajn leganto de iu ajn esperanta verkaĵo la signifon de "tiu" legita bruo, ĉu ne? Do, jen la listo en embria stato. Bonvolu aldoni "viajn" bruojn. [N.B. Estas nepre necesaj la bruoj de tuso kaj terno.] El vortaroj *********** > voĉa (sed ne-parola) komunikado: < he hm! hej! ba hum ha, aha, aj, haj, ho, oho, oj, hoj, hu, huj > Aliaj bruoj el vortaro: < ron-ron el ronroni klak el klaki klik el kliki tik-tak el tiktaki haf, bak, tak zum el zumi krak el kraki (aŭ el krako) kraŝ el kraŝi ŝmac el ŝmaci suĉ el suĉi lek el leki ŝpruc el ŝpruci snuf el snufi vaŭ, baŭ kaj boj (la lasta el boji) miaŭ el miaŭi maĉ el maĉi "pep' pep'" (pepado) el pepi plaŭ(d) el plaŭdi furz el furzi Ekzemploj el verkaĵoj... ***************************** El "Fabeloj de la verda pigo": pego morsis lian alvenon - tak tak, formikoj procesie krablis al sia fora konservejo - paŝ paŝ, ranetoj vete plonĝis en brilan marĉon - plaŭ plaŭ, eleganta kolubro zigzage ĉasis frenezetan muson - ŝŝ ŝŝ, kaŝita kukolo spitis Aleksandron: serĉu min - kuku kuku. La hu-u-u de lia sonĝo estis ululo de strigo. - Karaj infanoj, ne timu. Bone aŭskultu miajn konsilojn. Jen tio, kion vi faru. Sed, ŝs! tio restu sekreta ĝis merkredo. De sur la platano mi subite vidis s-ron Akrokul elkuri el la lernejo, svingante penikon kaj ridaĉante kiel frenezulo: - Ha ha! la verda puno! Ha ha! la verda puno! Baldaŭ lia apuda paŝado vekis la lokomotiveton, kiu malfermis unu okulon kaj suspiris: "Ŝŝŝ!" [...] "Ĉuĉu estas mia nomo." - Ĉuĉu! Ĉuĉu! Kie vi estas? Li aŭdis nur malproksiman korŝiran adiaŭon: tut-tut, kaj nenion plu. __________________________________ Samideane via :) Antonio Codazzi