En diskutlisto de denaskuloj, estigxis komento pri postajxo X pugo
kaj mi reatgis jene:

-------------------------------------
Pri pugo/postajxo/sidvango/gluteo: pri la tria formo, gxi sonas al mi
pratempa; la lasta, evidente tro teknika. Kvankam ecx "klasika",
la dua adoptigxis por ni neformale, eble influitaj de la portugallingva
"traseiro", kiu estas populara, sed ne vulgara formo. Tiun cxi
formon "postaĵo" miaj  infanoj lernis kaj uzas.  "Pugo" mi cxiam
auxdis de aliaj gejunuloj,  en sxerca etoso, do gxi gajnis por mi
pli vulgaretan uzon, kiel "bunda" en la brazila portugala
kompare al la infana "bumbum".

En ReVo mi trovis kuriozan esprimon "pugolekema kanajlo" el
tradukajxo de Pokrovskij. En la portugala ni havas tiun saman,
sed pli dece oni diras tion cxi: "botolekema" aux
"spronlekema" :-)
-------------------------------------

Kompreneble temas pri mia lingvo-sento, imagita ecx, kaj
miahejma konvencio. Sed dum pri "postajxo" oni trovas
kelkajn referencojn, pri "pugo" ni trovas en ReVo nur
la ekzemplon de Sergio. Cxu aliaj notindaj uzoj?

Kiu estas la deveno de "pug-"?

Komentoj pri mia lingvo-sento?

Amike dankas

=james=

Rispondere a