Nu, karaj, kiel mi diris, mi sekvas spontanee la Akademion, cxar la celo de Esperanto estas eviti konfuzojn. Cxiu Esperantisto devus esti interesigxanta por regulan, egalan komunikadon mondskale, sen timi pri sia auxtentikeco. Por tio gravas rimarkadi, ke centra instituticio, kia la Akademio, respektendas tiuokaze. Evidente neniu bezonas esti sklavo de la Akademio, tamen se oni sincere rigardas la aferon, la okazo ne estas absurde malakceptinda; la malsameco inter la oficiala spontanea kaj la eblajxoj spontana aux sponta (?!!) estas malmulta, do laux mi malnecese kontestebla, vante sxangxebla. Kompreneble, persone neniu bezonas sekvi ion ajn, oni anoncu siajn preferojn lauxplacxe kaj agu lauxvole, kiam tio ne vundas la aliulan liberecon kaj rajton, sed al vortaro mi pensas, ke taugxas eviti teoriajxojn aux vantajxojn (aux almenaux tauxgas malpreferi ilin) kaj tauxgegas prezenti la formalan lingvon tian, kia gxi estas, kaj klare indiki, kiam io estas neformala inventajxo.
Kompreneble ne cxiuj tiom kapablas, kiom la (traduk)verkistoj de La Faraono aux La Sxtona Urbo... - kion fari? - Sed helpas klopodi. F. 2008/8/19, Bernhard Pabst <[EMAIL PROTECTED]>: > > > > Je Dimanĉo 17 Aŭgusto 2008 03:22:08 Bernhard Pabst skribis: > >> (mi ecx > >> ne sciis, ke auxtentika estas oficiala [1aOA] kaj spontanee uzus > >> auxtenta > >> [Z], hont', hont' ;-)). > > > > - ... kaj mi sponte (au eble spontane) diras autenta, kaj ech post > konscio > > pri > > oficialeco ne hontas tion daurigi ... > > Vilhelmo. > > Jes, spontanee (= 3a OA!) kaj spontane (laux ReVo V = ? [ne Vikipedio]) > estas alia hezit-paro: > > spontan/a V > spontana > Spontanea > // http://reta-vortaro.de/revo/art/sponta.html#sponta.0a > > Kvankam ~ea = oficiala, miaimprese plej ofte oni auxdas "~a", probable cxar > en multaj fonaj lingvoj mankas la ~e/ (trovebla en la mezepoka latina). Kaj > mi havas neniun problemon pri tio. > > Jen mia spontana, ecx sponta respondo. > > Bernhard > > ------------------------------------ > > retposhtaj adresoj: > por afishi mesaghon: [email protected] > por aboni: [EMAIL PROTECTED] > por malaboni: [EMAIL PROTECTED] > administranto: [EMAIL PROTECTED] > > URL: > http://www.yahoogroups.com/group/revulojYahoo! Groups Links > > > > >
