Mi aldone reagas al via uzo de Vikio sxajne kun la signifo Vikipedio. Mi ne povas diri, ke la terminologio estas stabila, sed oni kutime distingas tiujn du terminojn: vikio estas retejo, kiun facilas modifi pro specialaj primitivaj redaktaj funkcioj, dum Vikipedio estas viki(form)a enciklopedio.
Kore, Marc ------- Jes, kompreneble Marc, vi tute bone komprenis laux la kunteksto: Vikio (majuskle), jxargona mallongigo de Vikipedio, kiel ekz. uzita de Wieland kaj aliaj. Pri vikio (minuskle) vd. pli detale // http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikio. Bernhard
