2008/8/31 Bernhard Pabst <[EMAIL PROTECTED]>

>
> ** De semajnoj la listeto diskutas pri la rilatoj inter ReVo kaj Vikio kaj
> nun iuj lauxaserte ne komprenas - oni nur plu povas skui la kapon. **


Bv ne pretendi ke iu ajn asertis ke ili ne komprenis.  Simple temas pri
mencio de lingva misuzeto.  Ekz, mi erare skribis "trajni" anstataux
"trejni" lastatempe, kaj vi korektis kaj evidente komprenis.

Laux mia scio, aktivuloj pri Vikipedio ne nomas gxin "Vikio" (kvankam ili
dirus ke Vikipedio estas vikio).  En la angla la homoj kiuj uzas "Wiki" por
celi "Wikipedia" specife estas homoj kiuj ne bone konas la distingon kaj ne
komprenas ke "wiki" estas gxenerala speco de programo, uzata por krei ne nur
Wikipedia sed multegajn aliajn ttt-ejojn.  Nek la angla nek la Esperanta
vikipediaj artikoloj pri "Vikio/Wiki" mencias ke "Vikio/Wiki" estas
supozeble "jxargona" mallongigo de Vikipedio/Wikipedia.  Sxajnas simila en
aliaj lingvoj laux mia kompreno.

Multaj programoj havas nomojn kiuj komencigxas per la nomo de la
lingvo/tehxnologio/sistemo en kiu oni verkis la programon, ekz "Ruby Sudoku"
(Sudoku-programon kreita per la programlingvo Ruby) - estus simile netauxge
(ecx konfuze sen kunteksto) nomi tian programon "Ruby".  Simile strangas
nomi nomi Vikipedion "Vikio".  Oni nomis Vikipedion tiel cxar temas pri
enciklopedio kreita per la viki-programo MediaWiki (parenteze ekzistas
multaj aliaj viki-programoj krom MediaWiki, do alia simila problemo aperas
kiam homoj diris "Wiki" (aux "Wikipedia") kiam ili specife celas la
programon MediaWiki uzatan de Wikipedia kaj multaj aliaj ttt-ejoj...).

Iusence similas al multaj kunmetitaj vortoj en Esperanto, mi jxus konstatis:
ekzemple homaro estas aro de homoj, sed oni kutime ne nomus gxin simple
"homo" kiel mallongigon. :)

amike
russ

Rispondere a