--- On Sat, 9/6/08, Russ Williams wrote:
[...]
> Laux PIV2002, "cxefurbo" estas:
> "Tiu urbo, en kiu sidas la regantaj instancoj de departemento,
> provinco aux sxtato"
Jes. La responda rusa vorto "stolica" etimologie signifas "tronurbo"
("stol" estas antikva vorto por "trono"); oni ankaux diris "la reganta
urbo".
En "cxefurbo" enestas "cxef-", kiu signifas ne tion "plej grava", kiom
"supera, estra".
> Ironie estas utila instrua ekzemplo:
> "la Usonaj cxefurboj ordinare ne estas la plej gravaj
> urboj en sia sxtato"
> :)
Ili ja estas gravaj. Pli gxuste oni povus diri, ke ili ne estas "la
plej grandaj".
> Cxu la difino en ReVu sxangxigxu al tio de PIV2002?
Jes. Kvankam "sidas" estas stranga vorto pro la instancoj. Mi dirus
"rezidas".
> Mi havas la impreson ke historie oni ekuzis "cxefurbon" sen konstato
> ke la "cxefurbo" ekonomie aux grandece ne nepre egalas al la
> "cxefurbo" registare, cxar en la plejmulto de euxropaj landoj la
> sama urbo cxefas ekonomie, grandece, kaj registare do oni ecx ne
> imagis alian situacion.
Supozeble gxi pauxsas la germanan "Hauptstadt" (kap-urbo) kaj francan
"chef-lieu" kaj la angla-francan "capital" (egale "kapajxo").
Ankaux "cxef-" etimologie devenas el kap-.
La kapo jes estas iusence "cxefa" (= reganta, direktanta) korpoparto,
kvankam la pugo kutime estas pli granda.
--
Sergio