Saluton. Cxu vi povas diri al mi kiel nomigxas la fluidajxo (foje kun acetono), kiun oni (kutime virinoj) uzas por forigi la ungolakon de la ungoj? Certe, ne temas pri iu tre scienca kaj preciza nomo, sed pri la cxiutaga.
En eo-de vortaro (http://eo.wiktionary.org/wiki/Vortaro_Germana-Esperanta_n) mi trovis vorton "ungolakoforigilo" (Nagellackentferner). Alie: "lakforigilo". Pole: "zmywacz do paznokci". Se tiu vorto estas la gxusta, kien mi gxin aldonu? Cxe ung/, lak/ cxu for/? "Ungoloakon" mi decidis aldoni cxe ung/ (cxar gxi estas lako por ungoj) sed pri la "ungolakoforigilo" mi ne certas. Amike -- Sebastian
