> > bertilo: > > > Prave. Aldonindas, ke la formo "paralimpiko" neniel ajn estas > > > Esperanta kunmetajho
> Jxeromo: > > en cxiu lingvo ekzistas ekzemploj de kunmetajxoj > > kun parto "mortinta", sen propra ekzisto ekster la kunmetajxo marc: > Cxu?? Miaopinie tiajxoj ne rajtas ekzisti en la nivelo de E-a vortfarado. mi ne scias, kion vi nomas "nivelo de e-a vortfarado". se temas pri formala nehistoria priskribo de la lingvo, oni kompreneble povas rigardi "paralimpiko"n kaj "paraolimpiko"n egale unupecaj. same aux malsame oni decidos pri "paraglisilo" "cxemetodo" "metalingvo" "dadaismo" aux ecx "eldoni". tio estas afero de priskribometodo, kiu povas formale malpermesi agnoskon de tiaj morintaj partoj. male se oni celas historian klarigon, oni maksimume analizos, ecx eventuale trovante ke "cxe" aux "dada" en "cxemetodo" aux "dadaismo" ne havas propran vivon aux klarigeblan devenon (laux la disponeblaj informoj). > > lastatempe menciita ekzemplo en e-o estas "polocxemizo", en kiu "polo" > > (almenaux por mi) estas nura sinsekvo de silaboj > Cxu vi ne konsentas kun tio, kion mi hieraux respondis al Sebastian, nome ke > "polocxemizo" estas laux deveno cxemizo por ludi poloon? pardonu, mi ne atentis la rimarkon. bone, mi kredas al vi. kompreneble cxio dependas de etimologia kompetento. kion mi diris pri teorio validas ankaux pri persona kompetento: en la mensa lingvosistemo de iuj homoj vorto estas analizebla historia kunmetajxo, en la menso de aliaj gxi estas duonanalizebla aux neanalizebla tuto. jxeromo