> > Ĉu vi estas vikipedia estro? Ĉu vi havas la vikipediajn rajton kaj decidi > kion rajtas ĉeesti en la enciklopedio. >
Resaluton, Serge. Cxiu vikipedio "administranta teamo". La tuta projekto Vikipedio (t.e. pri cxiuj uzataj lingvoj) havas certan tipon de estro. Sed tio ne gravas por nia diskuto. Kion mi diris ne estas decido pri kio rajtas cxeesti la enciklopedion (bonvole ne miskomprenu nek miskomprenigu min). Mi diris, ke la maniero cxeestigi revo-artikolojn sugestita de vi estas abomenata en Vikipedio (mi ne uzis tiun fortan vorton, sed nun mi konscie gxin uzas). Por tio oni ne bezonas esti "estro"; suficxas, ke oni konu la vikipedian tradicion... > Kial aŭtomata kreado malfidingigas vikipedion kaj Esperanton? > Nu, tio estas de longe konata inter vikipediaj kontribuantoj. Do mi eksplikos al vi: Vikipedio mezuras la fidindecon de cxiu vikipedio per certaj statistikaj metodoj. La plej simpla el ili estas kalkuli kiom da artikoloj havas cxiu enciklopedio. Do, se vi bone rigardos, vi vidos, ke la volapuka vikipedio havas pli ol 117.000 artikoloj, dum la esperanta vikipedio havas iom pli ol 100.000. Kie la diferenco? Nu, la volapuka vikipedio - per auxtomata rimedo - kreis unutage milojn da artikoloj, cxiuj pri landoj, urboj, vilagxoj, ktp. Por tio gxi kaptis el la anglalingva vikipedio sxablonon, kiu permesas al roboto auxtomate traduki kaj rekrei la unuajn liniojn de la artikoloj kaj kelkajn el ties tabeloj. Evidentas, ke la tradukoj kaj tia kreado entute fusxas kaj havas nenian enciklopedian gravecon. Tio do faligis la volapukan vikipedion en la truo por nefidindaj vikipedioj - kaj hodiaux gxi estas ekzemplo pri kiom tragedia estas la robota kreado de artikolo. Kiom gravas la 117.000 artikoloj de la volapuka vikipedio? Kiel ili servos por kompari ekz-e la volapukan kaj la esperantan vikipedion mem? Estas evidente, ke la esperanta vikipedio multe pli valoras, cxar gxiaj artikoloj estas plenaj je homa kono verkita kaj kontrolita de homoj mem, ne de robotoj. Speciale por Esperanto, necesas montri, ke la lingvo estas uzata de homoj, cxiutage, ne de robotoj. La vikipediara komunumo nuntempe pensas pravege, ke volapuko estas neuzata lingvo, cxar la volapuka vikipedio havas kontribuojn praktike sole faritajn de robotoj. Malsame, felicxe, okazas por Esperanto: oni vidas cxiutage, ke la lingvo estas uzata de homoj, kiuj pacience kaj kontroleme aldonas al tiulingva enciklopedio plurtemajn artikolojn. Cxu vi jam bone ekkomprenas la aferon? > Mi neniam indiki en mia propono ke oni tute kopius Revon en Vikipedio, kiel > via alineo sugestas. > Nu, per via sugesto oni povus ecx kompreni, ke la roboto kreu en vikipedio unu artikolon por cxiu reva artikolo. Tial - mi ankaux pensis - "kun la reva enhavo". Kion vi do sugestas ekzakte? (Certe ne malplenegan enhavon.) > Mi opinias ke ĉiuj Esperantaj vortoj indas ĉeesti en la enciklopedio pro > ili partoprenas al la homaj konoj. Vidu en Vikipedio sian propan definon de > enciklopedio <http://eo.wikipedia.org/wiki/Enciklopedio>. > Pri tio ankaux la vikipedia teamo ne malkonsentas. Sed oni faru tion konscie, ne auxtomate, kun kontrolata enhavo por cxiu vorto kaj tiel, ke la enhavo estu *enciklopedie* valora (finfine enciklopedio ne estas litere nura vort-aro). Mi esperas, ke vi komprenis la aferon, Serge. Se ne, estos plezure plu klarigi. Eble pli bonus per privataj mesagxoj, cxar eble la specifa parto de tiu diskuto ne koncernos al la listo-temoj. Same mi komprenas, ke vi bonintencas. Tion mi ne dubas. Sed mi bonkore kaj same bonintence provas montri al vi, ke tio ne estas la plej bona vojo por ni, ecx gxi ne estas nuntempe bezonata vojo, cxar la vikipedianoj fiere vidas la enciklopedion kreskadantan per siaj propraj manoj. Samamike, Fernando
