Ĵerom: 
> "spertulo" kaj "fakisto" ne samsencas: spertulo havas propran sperton pri iu 
> afero, fakisto kompetentas pri iu fako (sed eble ankoraux ne spertis multe), 
> "ekspertizisto" normale konas la fakon sed precipe estas komisiita por 
> ekspertizi, tio estas prijugxi aferon kaj raporti, tiel ke oni povu decidi 
> laux la informoj kiujn li liveras. ne cxiu fakisto aux spertulo rolas kiel 
> ekspertizisto. 

renato:
> Mi ne volas diri ion, ĉar amo al vortoj estas blinda, sed PIV mem difinas 
> ekspertiziston kiel "fakan spertulon". 

... plencite kiel "faka[n] spertulo[n], komisiita[n] proponi decidon pri iu 
duba afero aux taksi la valoron de io".

mi legis anekdoton ke kinajxo iam estis reklamita per citajxo el gazetorecenzo: 
"tiu filmo estas kulmino".  la plena cito tekstis: "tiu filmo estas kulmino de 
bagateleco".

jxeromo

Rispondere a