Sergio: > --- On Fri, 12/12/08, Marc Bavant wrote: > > > Mi jxus ekhavis dubon. Ni scias, ke cxio aperanta en la Fundamento > > rajtas ricevi la oficialecon "*". Cxu tio validas ankaux por la OA? > > Ekzemple ni havas la kunmetajxon "apetitvekilo" en difino de > > "aperitivo" en la 9OA. Cxu el tio eblas pretendi, ke "apetitvekilo" > > estas oficiala, kun 9, kiel mi iom facilanime faris? > > Tio estus danĝera: jes, en la verkado de la 9a OA ni zorgis uzi nur > radikojn oficialajn -- sed niaj antaŭuloj estis tute senzorgaj, kaj > iam uzis vortojn almenaŭ dubindajn.
Nu, eblas ne enkonduki la dubindajn, aux konsideri ilin evitindaj, ecx se oficialaj. Kaj evidente oni ne rajtas enkonduki vortojn, kiuj mem ne estas kunmetajxoj el oficialaj elementoj. Senpripensa uzo de neoficiala radiko en difino aux ekzemplo klare ne donas al gxi oficialecon. > > Mi opinias tamen, ke ne maleblus tiel trakti la derivaĵojn intence > listigitajn en la ekzemploj de la 9a OA: do, ne nur "koher/a", sed > ankaŭ "koher/i"; ne nur "koment/i", sed ankaŭ "koment/ar/o" -- ĉar tio > ja estis intencita kiel modelo por la reala uzo de la oficialigata > radiko. Ha, jes, pri tio mi ne havas dubon. Kore, Marc
