Iom ĝenas min la konfuzo inter du signifoj de "fisko". Tia konfuzo imitas la konfuzon anglan kaj francan, kaj la oficialaj mistradukoj de la Akademio donas:
A fisc F fisc G Fiskus, Staatkasse La rusa lingvo, samkiel la germana, havas apartajn vortojn por la du signifoj; fakte, ankaŭ la francaj vortaroj traktas la "trezorejan" signifon de "fisc" kiel arkaikan: ,---- | FISC, subst. masc. | | A. Vx. "Le trésor du prince, le trésor de l'État" (Ac. 1835, | 1878). L'île de Rhé (...) formait, sous le règne de Chlother 1er, | l'un des domaines du fisc royal (THIERRY, Récits mérov., t. 2, 1840, | p. 194). Le fisc de l'empereur n'était pas nettement distinct de sa | fortune privée (RENAN, Évangiles, 1877, p. 140). | | B. Cour., Administration chargée de la détermination et du | recouvrement des impôts. Les agents du fisc. L'employé du fisc se | présenta chez lui pour toucher les impôts de l'année (ABOUT, Roi | mont., 1857, p. 26). Les salles des ventes anglaises (...) sont (...) | une entreprise privée, et le fisc ne perc,oit aucune taxe sur les | transactions (MORAND, Londres, 1933, p. 210) : | | Après le 14 juillet, une vaste insurrection éclate en France (...) | contre le vieil objet de la haine générale, contre le fisc. (...) on | démolit les bureaux d'octroi, on brûle les registres, on moleste les | commis, manière su^re de se délivrer des impôts. BAINVILLE, | Hist. Fr., t. 2, 1924, p. 34. `---- Kaj "Le petit Robert" jam ne plu mencias la signifon A, dum al B ĝi donas pli abstraktan difinon -- proksimume, "la ŝtato rigardata kiel subjekto de proprietaj rilatoj" (mi formulas laŭ la rusa modelo, sed la senco estas simila). La sencon de Staatkasse (aŭ de la rusa казна, de la usona Treasury) mi preferus esprimi per "la Trezorejo" -- kio trovas apogon ankaŭ en la PIV-oj (kaj en la klasikaĵoj -- "Faraono", MT ktp): "ŝtatsekretario pri la Trezorejo" [PIV] evidente estas la usona "secretary of the Treasury". Tamen la arkaika (mis)uzo de "fisko" tiusenca ja aperas en la "Monato": ,---- | Kiam li iĝis Kanceliero de Fisko post la elekto, Brown surprizis ĉiun ... `---- La konfuzo estas vere ĝena. Ekz-e ni en Ruslando havas kaj la impostan "fiskoministrejo"n (министерство по налогам и сборам) kaj "financministrejo"n. Tre malsimilaj funkcioj. Sed en Esperanto maleblas kompreni, kio estis "Małgorzata Ostrowska -- vicministro de fisko en la nuna pola registaro" [LOdE]. Necesas konsulti Vikipedion por konstati, ke ŝi iam estis "wiceminister skarbu" -- do, vicministrino pri la adminstrado de la ŝtataj havaĵoj :) (germane estus "Ministerium für Staatsvermögen"). Kvankam la brituja Chancellor of the Exchequer kombinas la funkciojn de almenaŭ kvar ministroj (pri la financoj, impostoj, ekonomio kaj adminstrado de la propretoj...). -- Sergio
