Informoj pri la nunaj stato kaj planoj de la liberfonta projekto "Leksilo" nun legeblas ĉe la retejo http://utilika.org/epo/ .
Ni bonvenigas komentojn, pluajn volontulojn kaj eventuale ankaŭ pagulo(j)n. Mallonge, la projekto konstruas la plej multlingvan vortaron en la mondo, kun la kapablo traduki vortojn inter pli ol mil lingvoj. En ĝi jam estas pli ol 12 milionoj da vortoj en pli ol 1200 lingvoj. ReVo grave kontribuis al ĝi.
