De Sibayama, japano, pri la japanlingva indekso (nova), je http://www.reta-vortaro.de/revo/inx/lx_ja_a2.html .
Ne temas, cxu iu esperanta vorto estas korekte tradukita kaj aldonita la prononco-indiko per [ ], sed temas pri la arangxo de la indekso. En la suba skribo nature aperas japanlingvaj signoj. 1. kap-linia arangxo (laux prononc-indika 'kana'-signoj, anstataux aboco) Al la okulo de japano strange aspektas aparta arangxo de ekzemple "こ"(=ko) kaj "ご"(=go), cxar la lasta estas punktita こ. En la germana vortaro, vorto kun komenco A kaj A-umlauxto aperas apude, kaj ne estas aparta kapvorta parto por A-umlauxto inter A kaj B. Same こkaj ご aperu samloke, kaj se aliaj literoj samas, tiam こ venas unua kaj ご dua. 2. homonimoj (sam-prononcaj vortoj) Estas bone, ke por la pronondo さん aperas du vortoj "酸 [さん]: <http://www.reta-vortaro.de/revo/art/acid.html#acid.0o> acido" kaj " 三 [さん]: <http://www.reta-vortaro.de/revo/art/tri.html#tri.0> tri" , kiel ekzemplo. Sxajnas, ke tiam la ordo de la vortoj sekvas la esperantan parton, nome "acido" venas pli frue ol "tri". Oni povus kontesti pri tiu cxi arangxo, sed mi subtenas tiun simplan solvon. 3. duoblaj legmanieroj. Cxe し trovigxas jena ekzemplo: "四 [し] [よん]: <http://www.reta-vortaro.de/revo/art/kvar.html#kvar.0> kvar". Tio signifas, ke la esperanta vorto "kvar" havas du legmanierojn, nome し kaj よん, dum la cxindevena signo 四 estas ununura. Sed en la nuna indekso, cxeよ ne aperas tiu vorto kun la legmaniero [よん]. Do, tia duobla registrado ne okazas.
