Dankon al vi cxiuj. 
Mia volo estas uzi Revon sendepende de la reto. Do kiam mi trovis la 
elsxutajojn en la pagxaro de Revo, mi komprenis, ke estus suficxe 
elsxuti la dosierojn, kaj do ili cxiuj facile funkcius. La problemo 
estas, ke kiam mi volas sercxi vorton, post funciigado 
de "index.html", ĝi simple trovas nenion. Cxu devas esti speciala 
dosierujo por tio?
En mia komputilo estas unue cxefa dosierujo, nome "REVO", en kie 
trovigxas la dosieroj "index.html", "sercxo.html", "titolo.html" 
kaj "revo.ico", kaj cetere, kelkaj subdosierujoj, 
nome "art", "cfg", "dok", "dtd", "inx", smb", "sti", "tez", "xml" 
kaj "xsl", cxiuj el ili plenaj de aliaj respondaj dosieroj. Okazas, 
ke "index.html" sukcesas malfermi kune, ene de sama kadro, la aliajn 
dosierojn, "titolo.html" kaj "sercxo.html". Sed bedaurinde cxi tiu 
lasta ne sukcesas trovi kaj malfermi la rilatan deziratan dosieron en 
tiuj subdosierujoj. Cxu tio eblas? Cxar tio estas la dezirebla taugo 
de senretdependa Revo, cxu ne? Cxu mi nepre devos uzi "Apache" por 
simuli la reta etoso? Mi iam havis "Apache" en mia komputilo, sed 
nune ne plu.
Nu mi konis pri programo en "Esperanto_Elektronike", kiu bone 
funkcias tutesole. Bedaurinde estas malaktuala (2006), 
nome "revo.chm", kiu estas akompanata de kvar programoj, 
nome "reveto_2005-03-29.tgz", "revobld_2006-06-
13.tgz", "revohtml_2006-06-13.tgz", kaj "revoxml_2006-06-13.tgz". Sed 
mi kredas, ke cxi tiuj lastaj ne estas uzataj de "revo.chm", cxar cxi 
tiu lasta funkcias sole, se oni metas gxin solan en malplenan 
dosierujon.
Cxu eblas trovi "revo.chm" atualigitan?
Dankon por viaj atentoj. 
Kore 
Carlos


--- In [email protected], Wieland Pusch <wiela...@...> wrote:
>
> Kara Carlos,
> 
> la sercxo normale funkcias rete.
> 
> Vi ankaux povas elprovi ReVo2Go
> elsxutu http://reta-vortaro.de/tgz/server2go_a2.zip
> Tio estas loka versio de ReVo por Vindozo. Gxi funkcias de KD kaj de
> malmola disko. Tio versio estas de la 15a de decembro 2007.
> Gxi estas antauxpreparita Apache, MySQL, Perl, ReVo.
> Tio versio estas de 2007, sed oni povas aktualigi gxin.
> 
> Se vi spertas pri Apache, MySQL, Perl vi ankaux povas mem instali.
> Mi povas subteni vin.
> 
> Grava informo estas en "Revo Upload" mesagxo:
> Aktuala datumbazo estas en http://www.reta-vortaro.de/alveno/revodb-
20090130.sql.gz (15M)
> Tio estas cxiam aktuala MySQL-dump.
> 
> 
> -- 
> amike
>  Wieland                            mailto:wiela...@...
> 
> 
>       
>               
> ___________________________________________________________ 
> Der frühe Vogel fängt den Wurm. Hier gelangen Sie zum neuen Yahoo! 
Mail: http://mail.yahoo.de
>


Rispondere a