Dankon pro via interesa respondo Sergio, unue mi komprenis la vorton "forkomuniigi" kiel vi, tiel estas, kiel ig-sufiksigita substantivo kaj neniel ĝi ŝokis min. Poste iu asertis ke ĝi estas gramatike erara do mi provis kompreni la kialon. Tiam mi komprenis ke estas du maniero ĝin legi: el la verba radiko Zamenhofa "komuni-" aŭ el la derivata substantivo "komunio". La fakto ke la Zamenhofa radiko estas la verba kaj ne la substantiva estas ĝena :-/.
Mi plene konsentas kun vi ke la jam establita verbo "ekskomuniki" estas malpli komprenebla ol la verbo forkomuniigi, certe ne mi elpensus ĝin en la lingvo Eo (tute senpripense mi uzis "ekskomunio" kaj "ekskomunii" sed ĝi jam ekzistas. "elekleziigi" oni komprenas sed estas tiom da eklezioj...:-/ persone mi preferus vorton derivantan el la zamenhofa "komunum". Nu...ne ĝenas min lasi en la artikolo pri "komuni-" la derivaĵon "forkomuniigi", tiel mi ne taskos por ĝin forviŝi. Tamen atendinde estas ke iuj "kompetentaj esperantistoj" ne komprenas la vorton sinonime al "ekskomuniki", ĉar ili rigardas al la verba radiko antaŭ ol rigardi al la substantivo (ne substantiva radiko). Kion mi faros, lasi aŭ viŝi? Mireja
