Szilvasi Laszlo wrote:
>>>> Merkatiko estas similnivela scienco, kiel kuracado aux ingxenierado,
>>>> aux matematiko, kaj aliaj.
> 
>>> Certe ^gi ne estas samnivela scienco. Kaj dubindas, ^cu temas pri
>>> scienco.
> 
> Mi mem ne kuragxus jugxi pri nekonataj fakoj. 
> 
> Dise en la mondo oni edukas diplomitojn pri merkatiko (merkat-scienco). Mi 
> mem estas ingxeniero pri radioelektroniko de aeroplanoj, diplomita 
> ekonomikisto, kaj ankaux merkatikisto, do bazon por mia aserto pri scienca 
> nivelo donas miaj personaj spertoj. (Krome eldonisto, entreprenisto, 
> jxurnalisto kaj aliaj... :-)

Nu, mi ne scias pri "niveloj" de tiuj sciencoj, sed oni ĝenerale ne 
traktas la sociajn sciencojn (ekonomio, sociologio, ktp.), same kiel la 
naturajn sciencojn (matematiko, fiziko, ktp.) Sed oni certe ilin traktus 
kiel sciencojn.

Tamen, mi ne scias ĉu ni devas konsideri "merkatikon" kiel apartan 
sciencon. Eble ĝi estas parto de alia scienco, aŭ eble ĝi estas la 
kunmeto de pluraj sciencoj en praktiko. Ekzemple, "kuracado" laŭ mia 
kompreno ĝenerale ne estas aparta scienco; la sciencoj ĉi-kaze estas 
anatomio, patologio, ktp.

Sed ĉiukaze, mi "merkatiko" estas sendube akademia kaj praktika fako.

Rispondere a