2009/3/26 Wieland Pusch <[email protected]>:
> Kara Russ,
>
> pardonu la malbone kopiitan temon.

Nu facile eblas ripari tion. :)

> Sed kial?
> Mi supozas, cxar ne eblas krei aliajn vortojn de polite/
> Do ne eblas politei aux politea.
> Sed nur eblas politeismi kaj politeisma.
>
> Jes. Estas nur unu ekzemplo de multaj.

Nu mi konsentas ke tiaj vortaj malkonvenas, sed tiaj ili estas, kaj la
vortaro ne mensoge asertu ke temas pri polite/ism/o kiam ne estas
tiel.

Sed ni ne havas devon uzi tiujn vortojn, kiuj ofte sxajnas esti
auxtomataj neologismoj senpense uzitaj anstataux konstruitaj vortoj...
kaze de "politeismo" specife, plur/di/ism/o sxajnas suficxe bona
diskonstruebla versio de la oficiala politeism/o, kaj vi povos
plurdiumi en plurdia maniere plurdie lauxvole! :)

amike
russ

Rispondere a