Bertilo Wennergren:

> Vilhelmo Lutermano skribis:
> 
>> Che "okupi" shajnas esti nuntempe suficha interkonsento ke tio estas ne 
>> punkteca ago (ekokupi), sed stata ago (okupata lando).
> 
> Chu? Al mi shajnas, ke tiu verbo plu estas same duvizagha, kiel en
> la Zamenhofa tempo. Zamenhof verkis apartan Lingvan Respondon, kiu
> parolis pri la dusignifeco de tiu verbo. Chu vi aparte esploris
> la nunan lingvouzon?

Prave!  Miaimprese, se temas pri la periodo, kiam
la okup-atako estas finita kaj la okupacio jam dauxras,
akceptebla estas nur la esprimo "okupita lando", tute
konforme kun la Zamenhofa lingva respondo.

Tio neniel signifas, ke gxi estas "punkteca" (t.e. verbo
sen dauxro, se mi gxuste komprenas la esprimon de
Vilhelmo), sed nur ke gxi estas verbo kun (dauxro kaj)
rezulto, kaj ke la kunteksto "okupita lando" referencas
al la rezulto de la ago "okupi".

Tute simile, skribado aux verkado estas agoj kun dauxro
kaj rezulto, kaj do libro povas esti longe skribata/verkata
kaj finfine skribita/verkita.  Pri la fina produkto oni povas
diri nur "verkita libro".

Kompreneble tia rezonado estas valida nur se oni
akceptas la Zamenhofan interpreton, akceptitan
oficiale ankaux de la Akademio kaj miascie de
cxiuj "bonaj auxtoroj".  Tamen ne eblas nei, ke
suficxe longe ekzistis (sed konjekteble nun jam
ne ekzistas) margxena minoritato de "tempistoj"/"atistoj",
kiuj havis tute alian interpreton de la senco de
participoj.

>> Do, kion diri pri "asekuri": chu asekurato au asekurito?
> 
> Mi emas je "asekurito".

Ankaux mi.  "Asekuri" rilate aspektojn rolas versxajne
tute paralele kun "okupi".
 
Amike,
-Alex
-----
Alexander Shlafer <elnaprez [cxe] hotmail [punkto] com> 

Rispondere a