Dmitri Gabinski wrote:
> Saluton!
> 
> Tue, 14 Apr 2009 09:41:54 +0200, Raúl Salinas Monteagudo 
> <[email protected]> skribis:
> 
>> Ĉu eble iu konas bonan sistemon por enigi supersignitajn literojn su
>> MacOSX?
> 
> http://www.versiontracker.com/dyn/moreinfo/macosx/22134 ?
> 


Tio devenas de jaro 2003, kaj mi ne trovis surretan lokon, kiu ankoraŭ 
disponigas ĝin al petantoj.


Estas elskatola enigmaniero por niaj supersignitaj literoj en MacOSX. La 
etenditaj klavararanĝoj por la usonangla, la irlanda, la finna, kaj la 
norvega havas sufiĉe da ĉeloj, ne uzitaj por aliaj celoj, kiuj servas 
por senpaŝaj (mortaj) klavoj por ĉiuj apartaj karaktroj de ĉiuj eŭropaj 
lingvoj. La senpaŝaj klavoj de la usonangla klavararanĝo por 
cirkumflekso estas "6" kaj por brevo "b". Dupaŝe oni tajpas kune 
"option/alt" kaj senpaŝa klavo, poste la literon supersignotan.


Tiuj kvar tute taŭgaj klavararanĝoj nomiĝas "etenditaj." Oni devas mem 
modifi aliajn klavararanĝojn por brevo. Mi posedas modifitan 
klavararanĝon por la franca, kiun mi povas private disponigi al petontoj.


> 
> 


-- 
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
||Arnold VICTOR, New York City, i. e., <[email protected]>    ||
||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., <[email protected]>   ||
||Remove capital letters from e-mail address for correct address/    ||
||    Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso  ||
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++

Rispondere a