2009/4/14 Jonathan Pool <[email protected]>: >> ^Cu eble iu konas bonan sistemon por enigi supersignitajn literojn sub >> MacOSX?
Pardonu min ke mi ne vidis la originalan peton de informo - mi ekkomencis novan dungitan laboron antaux 3 semajnoj kaj estis tro okupita. Mi skribas nun pere de Mac OS X kaj mi opinias ke niaj literoj jam estas natura parto de la sistemo (dum jaroj). Cxu vi povas vidi la korektajn literojn sube? Cx=Ĉ, cx=ĉ Gx=Ĝ, gx=ĝ Hx=ĥ, hx=ĥ Jx=Ĵ, jx=ĵ Sx=Ŝ, sx=ŝ Ux=ŭ, ux=ŭ Tiuj estas simple kreataj de la sistemo mem. Jen la metodo. - Iru al "la pomo" menuo - Elektu System Preferences - Elektu International - Cxe Language, tiru "Esperanto"-n al la unua loko cxe la supro - Cxe "Order for sorted lists" elektu "Esperanto"-n - Cxe "Input Menu" la antauxelektita estas "U.S.". Se oni kutime uzas alian lingvon, kutime estas alia lingvo elektata. Tamen, aldonu (klaku sur) "U.S. Extended" - Ankaux elektu "Show input menu in menu bar". - Fermu System Preferences. - Rigardu supren cxe la menua linio. Rimarku ke estas flago/standardo de via lingvo/nacio. - Elektu la usonan kun "u" sube. Nun. Dum vi tajpas, por skribi literon kun cirkonflekso, unue premu option/alt-6 (super la ses-o rimarku la "^" por memori) tiam unu el la esperantaj literoj c. g, h, j, aux s. Por skribi u-on kun brevo, unue premu option/alt-b (por "brevo") kaj poste u. Mi supozas ke, kiel English kaj English Extended, ekzistas via-lingvo kaj via-lingvo-etendita, sed mi ne estas certa. Tamen, oni povas simple elekti inter la flagoj por kiuj literoj oni deziras de la klavaro. Bonvole diru al mi, rekte, se cxi tiu ne funkcias por vi, cxar mi deziras lerni pri problemoj. Bonsxancon. -- universero trio Esperanto, The International Language! What's that? See http://Esperanto.Org
