Saluton,

jes, enŝteliĝis duobla streketo "--" en ŝanĝopriskribo, sed tio ne estas 
permesita ene de XML-komentoj. Mi korektis nun kaj relanĉas la servon.
Mi estis en ferioj kaj profesia vojaĝo la lastajn du semajnojn kaj vidis la 
problemon nur nun. Bv. pardonu la prokraston.

Amike,
   Volframo.

> Cxu okazis iu paneo en ReVo?
> Kiam mi provas redakti artikolon (cirkl.xml) 2009-04-20, mi havas version
> 1.38 sed la auxtomato asertas ke ekzistas pli nova versio (rimarku daton).


Rispondere a