--- On Sat, 5/9/09, Miroslav Malovec wrote: > en Grosess Wörterbuch Esperanto-Deutsch de Erich-Dieter Krause 1999 > eblas legi sur la p. 570 cxe la radiko PERSON-:
> -ulo (bekannte) Persönlichkeit, grandaj -uloj de la homaro grosse > Persönlichkeiten der Menschheit Tiu vorto estas nelogika pleonasmo, sufiĉas la simpla "persono". Aŭ, se oni volas krei apartan vorton, pli logika derivaĵo estus "personego". Tamen normale mi uzus la simplan "persono"n: "Ili diskutis pri la rolo de persono (aŭ: de individuo, aŭ: de la grandaj homoj) en historio". > Sed en la inversa vortaro de la sama auxtoro 2007 oni povas legi: > Persönlichkeit abstrakt personeco (vgl. dazu Charakter); Ĉi tiu psiĥologia senco jes estas uzata kaj registrita en PIV2. > bedeutende Person grava (od eminenta) persono, auch eminentulo Ĉi tiuj tradukoj estas bonaj. > Mia demando estas: kion fakte signifas > personulo aux personeculo (?) > Cxu la samo laux Neceso kaj Suficxo aux du diferencaj signifoj? Personeco ne estas ulo. "Personulo" estas fuŝvorto. -- Sergio