Saluton, Sergio.

> > Cxiukaze, mi deziras rimarki ke novaj esperantistoj/lernantoj
> > sebkuragxigxas cxe "nekomprenebla" obstaklo (legu "vorto" :-) ).
>
> La celo de la slango estas servi kiel kaŝlingvo.  Aŭ kiel rekonlingvo,
> komprenebla nur por ia grupo.  Ĝia celo do estas rekte kontraŭa al la
> celo de Esperanto, kiu volas esti facila kaj klara POR ĈIUJ.
>
> Ĝuste tial mi opinias malutila enŝovi en Esperanton kaŝlingvojn.
>
> > Estas tasko de vortaroj nuligi dubojn, nescion kaj "senkuragxigxo".
>
> Kaj estas celo de la slangoj krei vortojn nekompreneblajn por la
> publiko. 

Tiu estas la celo por la aliaj lingvoj... ne por Esperanto.
"Kokodrili", "maltrinki", "malmangxi" estas tute ne "fundamentaj" kaj ne 
oficialaj vortoj... tiuj esprimoj klare estas jargono... tamen ilia "celo" ne 
estas "kasx-parolado".
Cxu mi eraras? :-)

Ventroparolante via... :-)

Antonio

Rispondere a