Kara Wieland,
> vi estis tro malfrue :-(
> Mi antauxe sxangxis
> http://www.reta-vortaro.de/revo/art/bud.html

Hodiaŭ mi faris kelkajn tradukojn uzante la redaktilon (bonega 
sistemo!). Ĉio funkcias bone.

> Se vi kaj Marc kontrolis, ni anoncu, ke nun estas novaj koderoj por la
> araba kaj persa.

Mi kontrolis la kopiojn de miaj tradukoj (ĉ. 20), kaj trovis nenian 
eraron. Laŭ mi, ni povas anonci la novajn koderojn.

> 
> Ankoraux restas dokumento:
> http://www.reta-vortaro.de/revo/dok/ordigo.html#ar
> Eble Wolfram povas indiki kiel adapti gxin.
> Laux mi estas
> http://retavortaro.svn.sourceforge.net/viewvc/retavortaro/trunk/xsl/dok_ordigo.xsl?revision=348&view=markup
> kaj
> http://retavortaro.svn.sourceforge.net/viewvc/retavortaro/trunk/cfg/ordigo2.xml?view=markup

Mi provos fari la necesajn ŝanĝojn kaj tiuokaze ankaŭ aldoni 
ordig-tabelon por la persa. Ĉia helpo estas ĉiam tre bonvena!

Amike,
Behnam

PS. Intertempe mi faris kelkajn malgrandajn ŝanĝojn al la xsl-skriptoj 
por solvi la problemon de mislokitaj krampoj kaj aliaj 'malfortaj' 
signoj (weak characters) en dudirektaj tekstoj (persaj kaj hebreaj 
tradukoj). Mi skribas nun mallongan priskribon de miaj ŝanĝoj, kaj 
sendos apartan flikaĵon post kiam mi finis la dokumenton.

Rispondere a