Je 6/24/09, Paul Peeraerts:
> Russ Williams skribis je 2009-06-24 11:02:

>> 2009/6/24 Flandra Esperanto-Ligo <f...@fel.esperanto.be
>> <mailto:fel%40fel.esperanto.be>>:
>> Joop Eggen skribis je 2009-06-23 20:54:

>>> Poentoj eĉ povas esti inversaj; en la germana lernejo 1 estas la
>>> plej bona poentaro, kaj 6 la plej mizera poentaro.

>> Jes, ankaux ĉe ni, sed tiajn "poentojn" mi ne nomus "poentoj" sed
>> "notoj". Cxu "poento" ne implicas la ideon "ju pli multe, des pli
>> ..."?

Mi facile povas imagi punpoentojn.  Almenaŭ ruse tio eblas
(ŝtrafnoj ball).

>> Por mi "noto" estas iusence pli gxenerala nocio, ekzemple multaj
>> usonaj lernejoj donas notojn A (plej bona), B, C, D, F
>> (malsukceso).

Mi ne vidas diferencon.  Tutegale la literoj estas ordigitaj same kiel
la nombroj.  Estas la sama diferenco, kiel numeri la listerojn per

1. xxxxxxxxxx
2. xxxxxxxxx
3. xxxxxxxxxx

aŭ per

a) xxxxxxxxxx
b) xxxxxxxxx
c) xxxxxxxxxx

>> Do tio ne temas specife pri specifa numera kvanto.

Temas pri la samaj nombraj kvantoj.

>> Mi dirus ke:

>> Poentoj estas numeraj, kvantaj, kaj simple unu maniero por decidi

Mi dirus "nombraj".

>> pri ies noto. Do laux skalo 0-100, 100 poentoj estus la plej bona
>> noto, kaj 0 estus la plej bona noto. "Ju pli multaj poentoj, des
>> pli bona la noto". Krom en tiuj sistemoj (jam menciitaj de Joop pri
>> germana sistemo) kie "ju pli multaj poentoj, des pli MALbona la
>> noto".

En la rusa tradicio tio estas simple burokratia ludo.  En la elementa
lernejo oni diras "noto" ĉar tradicie tio estis komunlingva vorto
konata al ĉiu infano; en la supera lernejo oni diras "poento" (ball)
-- kaj tio estas pretendema fremdvorto.  Tamen ne malveras, ke
"poento" estas vorto pli ĝenerala -- ekz-e ĝi povas esti sumo de la
"notoj".  Krome, en la moderna mondo, kun populariĝo de la sportaj
ludoj, la vorto "poento" iĝis ne malpli konata ol "noto" -- kaj ĉiam
ĝi estis pli preciza, ĉar ĉiam rilata al pritakso.  Do, eble ĝi estas
preferinda ol la tro vastasenca, kaj eĉ misgvida "noto".

[...]

> Sed mi kredas, ke funde ni sentas la diferencon inter noto kaj
> poentoj ;-)

Por mi temas pri burokratia ludo.  La funkciuloj devas ŝajnigi
profundan sciencon por kaŝi sian stultecon.

--
Sergio

Rispondere a