Kara Paul,

Mi de pluraj monatoj ne redaktis, sed sxajnas, ke ankoraux tiam validis la 
principo, ke okaze de kolizio inter du redaktoj oni ricevas erarindikon en 
la raporto (pli-malpli: "vi ne uzis la plej aktualan version de la dosiero").

Kore,

Marc

At 02/07/2009 10:53, you wrote:

>Saluton,
>
>kvankam mi estas unu el la plej fruaj kunlaborantoj en ReVo, mi sentas
>min novulo tie ĉi. Mi forestis dum multaj jaroj, kaj nur nun malkabeis.
>Mi rimarkis multajn diferencojn inter tiam kaj nun. La "redaktoservo"
>multe pliboniĝis (oni povas tuj testi la sintakson, kia lukso!), sed -
>se mi ne miskomprenis - iuj flankoj malboniĝis. Siatempe oni estis
>avertita pri redaktokonflikto (la laboro de du personoj en la sama tago
>pri sama dosiero), sed nun ne. Mi nur hazarde rimarkis, ke miaj aldonoj
>al viol.xml ne aperis, ĉar iu alia aldonis ion en la sama tago. Ĉu vere
>estas tiel, aŭ ĉu mi ion pretervidis?
>
>Amike,
>
>PaÅ­l
>
>
>------------------------------------
>
>retposhtaj adresoj:
>   por afishi mesaghon: [email protected]
>   por aboni:           [email protected]
>   por malaboni:        [email protected]
>   administranto:       [email protected]
>
>URL:
>   http://www.yahoogroups.com/group/revulojYahoo! Groups Links
>
>
>

Rispondere a