>>Marc:
>>> Sxajnas, laux la PIVoj, ke la radiko estas "ta ta ta"
> Jxeromo:
>>dankon pro la ideo. tamen cxu la skribo "tatata" ne sugestus
>>akcentadon kiu ne nepre respondas al la realo?
> Kiu konas la realon?
supozeble neniu. disa "ta ta ta" havas tiun avantagxon, ke gxi ne sugestas
difinitan akcentadon.
>>pli grave ekzistas ne decidiga sed atentinda argumento kontraux
>>triopa "ta ta ta" kiel radiko, nome ke kelkfoje la triopeco
>>ne estas obeata:
> Efektive, tio estas argumento. Gxi cetere montras, ke la uzado estas
> tute malkohera. Fojfoje du, fojfoje tri, fojfoje kun spaceto,
> fojfoje kun komo, fojfoje kun streketo, kun signifo fojfoje
> silentiga, fojfoje sonimita...
> Kial ne enkonduki nur la radikon "ta", sen provo difini "derivajxojn",
> cxar
> ili havas la saman "signifon", kiel la radiko, kaj prezentas nur
> esprimcelan obligon (kiel "ts! ts!", "plaux plaux" aux "aj! aj!")?
> (Nu, mi sugestas ion, sed necesus havi pli gxeneralan doktrinon...
tio jes dezirindas. mi ne kontrolis detale, sed mi dubas, ke ni povus skribi
difinojn, ekzemplojn kaj aliajn sub nura radiko. la dtd de revo probable ne
ebligas tion.
sxajnas al mi, ke iuj ekkrioj ("ts" "aj"...) povas sole stari aux ripetigxi pro
emfazo, dum aliaj (senpacienca aux sonimita "ta") cxiam ripetigxas. en la dua
okazo la problemo estas, ke la nombro de ripetoj ne estas fiksita. eble
suficxus tripunkto en la kapvorto?
ta ta...
pri interpukcio ni povus aux prezenti skribajn variajxojn de la kapvorto, aux
lasi tion al ekzemploj.
jxeromo