2009/8/14 Bernhard Pabst <[email protected]>: > mi konsentas, ke la ekzemplo prenita de Horvath ne estas modela lingvajxo. > Sed nun rigardu la solan fonton por la kontraux-PIV-a uzo de trako en ReVo: > > "Kaj jen iom malpli serioza novajxo: Je Mardo, la 16an > de Decembro (do la tago post Zamenhof-tago) en Prenzlauer > Berg, Berlino, la **ofecejulino** de la kulturasocio venis al > **sxia** laborejo kaj trovis **senposedantan** valizon.
... Mi proponas forpreni tiun ekzemplon el ReVo. ReVo montru ekzemplofrazojn el fidindaj fontoj, kaj la amaseto da lingvaj eraroj kaj strangxajxoj en tiu teksto ja klare montras, ke ne temas pri fidinda fonto tie cxi. Jxerome, kion vi pensas? Ja estas "via" artikolo. Eble vi ne vidis la tutan tekston siatempe. Cxu iu havas aliajn pli fidindajn ekzemplojn por la uzo de "trako" en tiu signifo? Se ne, ni forprenu tiun parton de la difino. -- Paul Peeraerts http://Paul_Peeraerts.ipernity.com/?lg=eo
