Laszlo:
Renato, cxu vi havas stirpermeson?
Jes!
Rapide improvizita priskribo:
Dankon pro la klarigoj.
Sxoseo estas ordinara trafikvojo inter du urbetoj.
Tion mi nomus vojo, loka vojo, kampara vojo, provinca vojo.
Auxtovojo estas speco de trafikvojo, minimume 2-traka, inter ili izola/apartiga
barilo, sen sametagxa (?) vojkrucigxo. En EU la maks. permesita rapido estas
110 km-j en horo.
Tion mi ankaŭ nomas vojo, kvazaŭa aŭtovojo. Mi ne estas tute certa pri
kio temas. Ĉu estas aŭtovojoj, en kiuj onine pagas, kiel en Germanujo aŭ
Britujo.
Auxtostrado estas grandkapacita trafikvojo
Tion mi ja nomas aŭtovojo.
Mi ripete petas: por jugxi pri la neceso de precizaj esprimoj, provu bv.
traduki legxon/regularon pri trafikado...
Mi komprenas la problemon, sed la afero varias de lando al lando, kaj
ĉiuokaze restas la radiko "ŝose-", kiun oni povas pravigi nur surbaze de
la iama principo: kio estas bona por francoj estas bona por la Akademio.
amike
Renato