Do necesas distingi inter rulsxtuparo, eskalatoro = movigxanta sxtuparo http://images.google.com/images?gbv=2&hl=eo&sa=1&q=escalator
sxtuparlifto - ekipajxo dauxre fiksita cxe normala sxtuparo, kiu veturigas malfortan personon supren aux malsupren (stairlift) http://images.google.com/images?gbv=2&hl=eo&sa=1&q=stairlift (stairclimber) - aparato, kiu ebligas veturigi supren sur iu ajn sxtuparo pezajn valizojn aux aliajn objektojn aux gxi imitas sxtuparon por tejnantaj sportistoj http://images.google.com/images?gbv=2&hl=eo&sa=1&q=stairclimber (schodolez) - aparato, kiu ebligas sur iu ajn sxtuparo veturigi supren handikapulon sur rulsegxo. Foje gxi aspektas kiel rauxpo, foje kiel krabo aux rulsegxo, kie estas antauxaj radoj grandaj kaj postaj malgrandaj http://images.google.com/images?gbv=2&hl=eo&sa=1&q=schodolez Sxajnas al mi, ke la du lastaj estas tre proksimaj, cxar principe ne estas granda diferenco treni sur sxtuparo sxrankon aux rulsegxulon. Tial min surprizas, ke sub "stairclimber" mi ne trovis ekzemplon kun rulsegxulo, sub "schodolez" ekzemplon kun sxranko. Pri la pagxo en Ipernity mi ne sciis, sed sxajnas al mi, ke oni ne traktas la aferon serioze, cxar ili ne kompletigas vortaron. Mi male aktualigas vortaron cxehxan-esperantan eldonitan antaux dek jaroj, tial mi intence sercxas novajn esprimojn. Neesperantistoj ofte sxatas ekzameni Esperanton, cxu gxi kapablas reflekti la modernan vivon. Sub "sxtuparrauxpo" mi imagus la movigxantan parton de rulsxtuparo, same kiel rauxpo de tanko estas movigxanta parto de tanko. Plie "schodolez" povas esti rauxpa aux rada. Unu el ili nomigxas SCALAMOBIL - estas du radoj, inter ili baterio, du stangoj kun teniloj. Oni gxin malantauxe fiksas al rulsxegxo kaj kapablas treni supren sur iu ajn sxtuparo aux deklivo. Poste kunmetas kaj transportas am auxto: http://images.google.com/images?gbv=2&hl=eo&q=SCALAMOBIL+S30-IQ&sa=N&start=20&ndsp=20 Eble esperantistoj-rulsegxuloj jam uzas iun terminon? Mirek __________ Informace od ESET NOD32 Antivirus, verze databaze 4392 (20090903) __________ Tuto zpravu proveril ESET NOD32 Antivirus. http://www.eset.cz
