pistike65: > > En la konkreta kazo de "sankcio/sankcii" mi povus imagi > > jezuitan/talmudisman solvon, donante tiel gxeneralan difinon al la > > radiko ke gxi kovru kaj la aproban signifon kaj la punan. > > Cxu iu provos...?
mi ne trovas kontentigan vortumon. mi imagis proksimume "deklaro aux reago oficiale agnoskanta iun faron, aprobe aux malaprobe" sed tio probable tro vastas kaj fakte enfrazigas la duopecon de sencoj. almenaux gxi montras (same kiel via etimologia klarigo), ke la du sencoj ne estas tiom malaj, kiom asertas intertempe sergio kaj russ. la emfazo de sankcio ne estas cxe aprobo aux malaprobo, sed cxe la publika, oficiala reago. eble ni pli bone sukcesus per senco kaj subsencoj... sergio: > Mi ne komprenas utilon de tia hipokrita solvo. La idealo ja ne estas > kamufli la problemon, sed teni la lingvon logika, klara, preciza. miaopinie unueca difino de vorto cxiam provindas. estas nenia hipokrito en tio. > La bona maniero estas apartigi la vortojn por la malsamaj signifoj -- jes, se oni akordas pri la malsameco de signifoj. ni jam iom parolis pri tio, kaj sxajne ni ne akordas, cxar vi rigardas, se mi bone komprenis, sencojn fiksitaj naturajxoj senhezite elnombreblaj, dum mi rigardas ilin vortaristaj decidoj. pardonu ke mi prenas ekzemplon el propraj redaktoj: en la antauxnelonge priparolata "trako" mi distingis du sencojn, unu trafikan kun subsenco fervoja kaj alia auxta (kio lasas lokon por bicikla aux aliaj), kaj unu sonregistran. oni kompreneble el tio povus fari tri sencojn, kiel faras piv se mi gxuste memoras. nu, kio estas "la vero"? kiom da sencoj efektive havas "trako"? (sendepende je eventualaj malkonsentoj pri la preferindaj terminoj aux akcepteblaj sencoj). kompreneble en multaj okazoj oni ne hezitas. pri "solvi", kiun vi proponis, probable cxiuj konsentas pri du sencoj. sed pri "sankcii" mi fakte hezitas inter senco plus du subsencoj aux du disaj sencoj. se vi havas bonan procedon por demonstri la nombron de sencoj de vorto, mi volonte auxdos gxin. amike jxeromo
