Eskalatoro, rulsxtuparo kaj sxtuparlifto estas pli-malpli komprenataj esprimoj.
Sed kiun nomon uzi por la aparatoj, pasxantaj/rampantaj/grimpantaj sur la sxtuparo portante sxargxon aux rulsegxulon? (stairclimber kaj schodolez) - "Sxtupargrimpanto" ne estas tauxga, cxar laux konvencio -anto signas agantan personon. - Ankaux "sxtupargrimpilo" ne povas esti, cxar gxi estas nur la grimpa parto de la aparato (cxu rauxpa, cxu rada). - ankaux la finajxo -ulo ne tauxgas, cxar gxi signas personon. Fakte do kiel traduki/transplanti la finajxon -er cxe tiuspecaj aparatoj? Eble "sxtupargrimpatoro" ? Sonas iom strange, sed eble nur pro gxia noveca trajto? La sufikso -atoro tamen estas tute ne nova... Szilvási -------------- >> Do necesas distingi inter >> >> rulsxtuparo, eskalatoro = movigxanta sxtuparo >> http://images.google.com/images?gbv=2&hl=eo&sa=1&q=escalator >> >> sxtuparlifto - ekipajxo dauxre fiksita cxe normala sxtuparo, >> kiu veturigas malfortan personon supren aux malsupren >> (stairlift) >> http://images.google.com/images?gbv=2&hl=eo&sa=1&q=stairlift >> >> (stairclimber) - aparato, kiu ebligas veturigi supren sur iu ajn >> sxtuparo pezajn valizojn aux aliajn objektojn aux gxi imitas >> sxtuparon por tejnantaj sportistoj >> http://images.google.com/images?gbv=2&hl=eo&sa=1&q=stairclimber >> >> (schodolez) - aparato, kiu ebligas sur iu ajn sxtuparo veturigi supren >> handikapulon sur rulsegxo. Foje gxi aspektas kiel rauxpo, foje >> kiel krabo aux rulsegxo, kie estas antauxaj radoj grandaj >> kaj postaj malgrandaj >> http://images.google.com/images?gbv=2&hl=eo&sa=1&q=schodolez >> >> Sxajnas al mi, ke la du lastaj estas tre proksimaj, cxar principe >> ne estas granda diferenco treni sur sxtuparo sxrankon aux >> rulsegxulon. Tial min surprizas, ke sub "stairclimber" mi ne >> trovis ekzemplon kun rulsegxulo, sub "schodolez" ekzemplon >> kun sxranko. >> Sub "sxtuparrauxpo" mi imagus la movigxantan parton >> de rulsxtuparo, same kiel rauxpo de tanko estas movigxanta >> parto de tanko. >> Plie "schodolez" povas esti rauxpa aux rada. >> Unu el ili nomigxas SCALAMOBIL - estas du radoj, >> inter ili baterio, du stangoj kun teniloj. Oni gxin malantauxe >> fiksas al rulsxegxo kaj kapablas treni supren sur iu ajn >> sxtuparo aux deklivo. Poste kunmetas kaj transportas >> am auxto: >> http://images.google.com/images?gbv=2&hl=eo&q=SCALAMOBIL+S30-IQ&sa=N&start=20&ndsp=20 >> >> >> Eble esperantistoj-rulsegxuloj jam uzas iun terminon? >> >> Mirek ------------------------------------ retposhtaj adresoj: por afishi mesaghon: [email protected] por aboni: [email protected] por malaboni: [email protected] administranto: [email protected] URL: http://www.yahoogroups.com/group/revulojYahoo! Groups Links <*> To visit your group on the web, go to: http://groups.yahoo.com/group/revuloj/ <*> Your email settings: Individual Email | Traditional <*> To change settings online go to: http://groups.yahoo.com/group/revuloj/join (Yahoo! ID required) <*> To change settings via email: mailto:[email protected] mailto:[email protected] <*> To unsubscribe from this group, send an email to: [email protected] <*> Your use of Yahoo! Groups is subject to: http://docs.yahoo.com/info/terms/
