> Renato Corsetti:
> Mi mem dirus "subpremo".

Ne. Represio ne nepre estas subpremo kaj subpremo ne nepre estas represio.
Kiam mi legis vin ĉinokte, fruege en la nokto ĉar mi spektis televidile 
la trian epizodon de "Apocalypse" sur FR-2, 
http://programmes.france2.fr/apocalypse-seconde-guerre-mondiale/, kaj la 
filmon sekvintan ("la lastaj tagoj de Hitler"), tiam mi reagis samkiel 
Sergio. Estis pli ol la unua horo do mi iris dormi.
Mi ĵus ŝaltis mian komputilon kaj legis la hodiaŭajn afiŝojn.

Sergio donis bonajn ekzemplojn por kompreni la diferencon inter la du 
vortoj. Se mi respondis tuj post kiam mi vin legis, mi dirus ke 
"represio" estas reago al io, "subpremo" estas rezulto de iu volo pli ol 
reago al io.

Plie mi plene konsentas kun Sergio kiam li diras ke "subpremo" ne estas 
tre klara vorto. La subpremantoj surpremas kaj la subprematoj ja estas 
sub la premo.

Tiu malklareco ne ekzistas ĉe "represio": "re" ja indikas reagon, 
"presio" ne ekzistas en Eo ĉar estas "premo".

Eble pli bone estus "repremo"?
Mireja

Rispondere a