Prave kaj brave (kaj rave) dirite!

amike
Istvan Ertl

--- In revuloj@yahoogroups.com, "mireille.cor...@..." <mireille.cor...@...> 
wrote:
>
>  >>> Vilhelmo:
> >>> [...]. Se vi asertas ke la vorto "kripo" ja ekzistas en E-o, tiam mi
> >>> povas nur respondi ke, lau mi, en serioza Esperanto ghi ne ekzistas.
> 
> >> Provu difini vian "serioza Esperanto" mi petas.
> >> Mireja
> 
> > - Esperanto kiu respektas sian Fundamenton kaj evoluas lau ties principoj.
> > Vilhelmo.
> 
> De tiu difino sekvas ke tiuj kiuj uzas la vorton "blogo" ne praktikas la 
> lingvo en serioza Esperanto :-).
> 
> Serioze...se tia estas la "serioza Esperanto" kia de vi priskribita, 
> tiam la "serioza Esperanto" fariĝis/as altvalora perlo.
> 
> Mi konsentas ke la vorto "kripo" en sia uzo estas malofta sed ŝajnas ke 
> iuj (ne mi) bezonis en Esperanto la vorton por priskribi la koncernan 
> objekton. De kiuj vortaroj venas la vorto? De kiuj instruistoj? Mi ne 
> scias. Mi konsentas ke la vorto "kripo" ne sekvas la regulon 16, oni 
> povus proponi alian terminon, sed kiun?
> 
> "Trogo" ne taÅ­gas, trogoj estas realaj grandaj ujoj en kiuj la brutoj 
> povas trinki aŭ manĝi, kampaj trogoj estis kavigitaj en granda ŝtono kaj 
> stalaj trogoj estis konstruitaj el lignaj traboj.
> En mia regiono videblas multaj elŝtonaj trogoj apud la domoj en kamparo.
> "staltrogo" pli taÅ­gas ol la simpla "trogo" por la objekto arte farita 
> por reprezenti la naskiĝon de Jesuo. Sed se "kripo" jam ekzistas, pli 
> bone estas ke oni trovu ĝin en ReVo ol lasi tiujn, kiuj bezonas la 
> vorton, sin demandi: "kiel mi dirus tion?". Esperanto estas lingvo por 
> ĉiuj kiuj volas ĝin lerni, se ĝi estas lingvo por kelkaj influaj 
> "groupuscules", ĝi neniam estos "la bona lingvo".
> Mi ĵus trovis la vorton "kripo" en tre "serioza Esperanto" ĉe:
> http://www.ikue.org/kristnasko2006/05.htm
> Mireja
>


Rispondere a