>> Mireille : >> -=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=- >> La kristnaskaj kripoj diverse reprezentas la scenon de la naskiĝo de >> Jesuo, tradicie ellaboritaj kiel konstruaĵo en formo de stalo, groto >> aŭ kaverno sed ankaŭ kiel teatraĵo kun realaj figurantoj.
>> -=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=- > Sergio : > Mi nepre ne uzus la juran terminon "reprezenti" en tia kunteksto. > "Reprezenti" signifas "Laŭkomisie anstataŭi iun en la plenumado de > lia tasko aŭ rajto" > http://reta-vortaro.de/revo/art/reprezent.html > <http://reta-vortaro.de/revo/art/reprezent.html> > "Reprezenti" estas simetria al "delegi": mia delegITO estas mia > reprezentANTO. > > Bildo povas _prezenti_ batalon; ĝi ne povas _reprezenti_ ĝin. Bone, estu "prezentas". > Krome, ja ne temas pri prezento de la akuŝado, temas pri la tujposta > bildo (kp "naskiĝo de Afrodito el ŝaŭmo", kiu efektive prezentas > naskiĝon, t.e. la diinon aperantan el la ŝaŭmo). Tiuj kiuj kristane staras antaŭ kripon dum la kristnaska festo ne povas pensi ke temas pri prezento de la akuŝado. Naskiĝo de Jesuo ne signifas "Jesua naskado". La signifo estas pli malpli "estiĝo de la Dia Infano". Mi aldonu citilojn kaj majusklon. France estas "la Nativité", disde de "la Naissance". Se ne eblas fari vorte distingon inter la du nocioj per la lingvo Esperanto, pli bone estas ne vortigi la celatan en la lingvo de Zamenhof. > Krome, estus preferinde apartigi la teatran sencon por ebligi apartajn > tradukojn kaj referencadon. Kiel apartigi? Vi proponu pli klare. Jen priskribo de kripo estkiel krisnaska teatraĵo en http://www.ikue.org/kristnasko2006/05.htm <http://www.ikue.org/kristnasko2006/05.htm>. Aliflanke estas multaj alispecaj kripoj. > Kaj "realaj figurantoj" -- kion vi celas > per "realaj"? :-) Vi bone komprenis, ĉu ne? :-). Se "efektivaj figurantoj" pli bonas mi metu "efektivaj" :-) Nova provo: -=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=- La kristnaskaj kripoj prezentas la scenon de la "Naskiĝo de Jesuo". Tradicie ellaboritaj kiel konstruaĵo en formo de stalo, groto aŭ kaverno sed ankaŭ kiel teatraĵo kun efektivaj figurantoj, la kristanaj kripoj aspektas tre diverse. -=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=- Mireja