Mankas la vorto batalhalto.
Aliflanke enestas armistico.
Ambau ne oficialaj, dum batalhalto estas pure E-a vorto komprenebla por chiu E-
isto kiu ankorau ne konis ghin.
PIV argumentas por armistico, ke tiu estas "Militpaŭzo, difinita per detala 
skriba konvencio, k pli grava ol simpla batalhalto", sed chiukaze temas pri 
aparta kazo de batalhalto. Che "batalhalto" PIV notas: "Provizora interrompo 
de batalo".
Mia propono:
Sub "halti" enmeti la vorton "batalhalto" kun la difino "Provizora interrompo 
de batalo, per pli aŭ malpli oficiala interkonsento de la batalantoj. Vd 
armistico".
Kaj che "armistico" ŝanĝi la difinon jene: "Oficiala batalhalto. Vd batalhalto."

Mi citu la jhus publikigitan tekston en la DIPLO, elfrancigitan de Jeanne-
Marie Cash, kiu montras la veran provizorecon ankau de "armistico" (kun ligilo 
al Vikipedio): "Dek unu monatojn poste, la 11-an de novembro 1918, estis 
finfine 
subskribita armistico kun la germanoj, unue interkonsentita por 36 tagoj, sed 
regule daŭrigata ĝis la fina akcepto de la pactraktato."

Vilhelmo Lutermano.

-- 

Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe "Le Monde diplomatique en Esperanto" 
http://eo.mondediplo.com
kaj Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org
--
Esperanto - Linukso de la lingvoj
Linukso - Esperanto de la komputiloj
-vl

Rispondere a