Kara Vilhelmo, Vi skibas: la avantaghoj de -io estas du: 1. tiu finajho kongruas au similas al tiu de multaj etnaj lingvoj; Chu la finajho -io en Danio, Britio, Francio, Germanio (kaj mi povus vastigi tiun liston multe) estas simila al plimulto de naciaj lingvoj ? Tute ne, la allogo de -io al la esperantista popolo estas popoletimologio. Pro manko de fundamentecaj instruistoj kaj ideologia misinformado oni estis pushita ekuzi -io.
2. oni ne bezonas distingi inter gentaj landnomoj (Francio / Francujo) kaj landnomoj kiuj finighas chiukaze per -io (Namibio), do du nenecese diversaj aferoj falas en unu. Ghuste tio estas malavantagho. Lernante pri lando Namibio, oni devus konscii ke ne temas pri iu tribo 'namiboj', sed -io-uzantoj ofte estas malpli kleraj homoj, kiuj ne 'bezonas' scii pri la etimologio de landonomo, chu estas ligita kun ghi dezerto au rivero au 'ia speciala gento'. Ili kreas abstraktajhon, ili faras el la mondo kunflikajhon de teritorioj, kie tamen loghas homoj, kaj ekzistas kulturo, historio, ligitaj kun ili. Au ne, char vere ekzistas multaj landoj, kie la teritorio prenis la nomon ne de ia speciala gento! En tiu maniero oni jam misinterpretis la landonomon Bosnio, kiu estas radiko, ne derivajho de iu gento. Se ie ekzistas rezistado kontrau la ideo loghi en 'io' de bosnoj, estas ghuste en tiu lando. Tamen lau la rekomendata landolisto la Akademio konsideras la enloghantojn 'bosnoj' anstatau bosnianoj. Chu oni ne scias, ke Bosno estas rivero ? Do mi prenas tiujn 'avantaghojn' pri -io en mia argumentadon. Nur mi ne komprenas kial ili estas avantaghoj. Kontrauflanke la sola argumento de -io-uzantoj, al kiuj ne plachas la etimologia ligo inter popolo kaj lando, pere de -uj, estas ke -ujo-uzantoj montras naciismon, ech favorus per sia lingvajho naziismon. Pli granda ideologia misinformado ne ekzistas. Forgesu, mi petas, pri chiuj popoletimologiaj argumentoj kaj akceptu la konsekvencon de tio, ke nur -uj estas fundamenta. Se esperantista 'popolo' ne estas lojala al sia fundamento, ghia lingvo farighos pli kaj pli nedirektebla. Forgesu tial ankau la misprezenton ke Esperanto devas evolui 'kiel aliaj naturaj lingvoj'. En la mondo ekzistas chirkau 80 lingvaj institutoj, kiuj klopodas, tute prave, unu pli, alia malpli, protekti sian lingvon kontrau misevoluo. La franca lingvo estas tiel protektata, kvankam ghi, kiel chiuj aliaj lingvoj, enprenas pli kaj pli da anglaj vortoj. Kaj Esperanto ne bezonus tiun protektadon ? Estas tiu komplekso de esperantistoj, ke Esperanto devas aspekti kiel aliaj lingvoj, kiu donis spacon al anarkiisma evoluado, chefe en vortaroj kaj parolata lingvajho. Amike, Johan Derks ----- Oorspronkelijk bericht ----- Van: Vilhelmo Lutermano Aan: Johan Derks ; Bert Schumann CC: [email protected] ; [email protected] ; [email protected] ; [email protected] ; Renato Corsetti ; [email protected] ; [email protected] Verzonden: woensdag 14 oktober 2009 21:54 Onderwerp: Re: nedisigebleco Je Lundo, la 12a de Oktobro 2009EO 05:34:42EO Johan Derks skribis: > [...] > La kerno de la problemo vi bone trafis per la frazo: Uzante > -uj- oni devas atenti chu la landnomo devenas de la "chefgento" de la lando > au ne Mia deziro kaj tiu - mi supozas - de aliaj ujo-favorantoj estas, ke > la kono pri la naturo de lando, chu ekz. dezerta (Namibio), insula (Kubo) > au 'triba' (Germanujo) estas nedisigebla de la formo de la landonomo. - Kara Johan (nu, mi dirus Johano, lau la Fundamento: "Johano batas Vilhelmon"), al viaj pripensindaj argumentoj mi aldonu: la avantaghoj de -io estas du:1e. tiu finajho kongruas au similas al tiu de multaj etnaj lingvoj; 2. oni ne bezonas distingi inter gentaj landnomoj (Francio / Francujo) kaj landnomoj kiuj finighas chiukaze per -io (Namibio), do du nenecese diversaj aferoj falas en unu. Tiuj estas veraj avantaghoj, kiujn la uj-favorantoj devas konsideri en sia argumentado, des pli ke ili estas vershajne la kauzo pro kiu -io- tiom logas, ech la Akademion (kompreneble krom la anekdota "argumento" kiun citis Johano-Luko. Se vi trovas konvinkan argumenton pri tio, mi tuj transiros al -uj. Amike, Vilhelmo. -- Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe "Le Monde diplomatique en Esperanto" http://eo.mondediplo.com kaj Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org -- Esperanto - Linukso de la lingvoj Linukso - Esperanto de la komputiloj -vl
