----- On Tue, 10/27/09, Kurt Fischer wrote: > Sergio,
> oni povus tiel argumenti, sed tio signifas ignori la objhetojn kiujn > Anna Loevenstejn faris koncerne la uzon de "io" por la landnomoj. Mi ne scias, kiun obĵeton vi aludas; tamen probable ĝi estas respondita en mia recenzo pri la koncerna libro http://www.esperanto.org/Ondo/Recenzoj/R-rossia.htm > Tamen ili estas tiom gravaj, ke pli valoras rezigni pri la > distingado, por kiu vi pledas, ol la malavantagho de la uzo de "io" > kiel sufikso por landnomoj. Mi ne povas respondi al obĵetoj kiuj ne estas prezentitaj. > Kial ne diri, la arablingvanoj, la franclingvanoj ktp? Vi ne bezonus > difini ujo kiel lingva komunumo, char la esprimo arablingvano sin > klarigas mem el la elementoj uzataj. Mi ne intencas rezervi -uj al la etnoj lingvaj; ekzistas etnoj diverslingvaj (ekz-e ekzistas suomoj svedlingvaj, kiuj tamen rigardas sin suomoj, ne svedoj); mi povas paroli pri Islamujo aŭ Kristanujo. > Uzi la pseudosufikson -io por la landnomoj ege kaj senbezone > komplikigas la lernadon de landnomoj kaj de la respektivaj > loghantoj. En planita lingvo kiel Esperanto tio tute ne estas racia > sed arbitra, stulta misvojo. Tute male, la i-nomoj estas pli facilaj kaj regulaj: oni faras landonomon laŭ ajna apartaĵo, ĉu laŭ trajto etna (Rusio, Ĉinio), ĉu laŭ ĉefurbo (Alĝerio), ĉu laŭ atentinda apartaĵo de fizika geografio (Jordanio, Namibio, Kamerunio, Ĉadio) ... -- Sergio
