Vilhelmo Lutermano wrote:

> Je Vendredo, la 6a de Novembro 2009EO 08:26:54EO Sergio Pokrovskij skribis:
>  > Mi konsentas, ke "aspekti" estas pli klara, kaj estas stranga ke la
>  > Akademio ĝin ne oficialigis.
> 
> - Shajnas ke Sergio kutime uzas -a che subjektfrazo au ne ekzistanta au 
> elipsa subjekto. Mi pensas ke tio estus ghenerale imitinda. Kaj vi?
> Kompreneble, en la DIPLO ni sekvas ghenerale la kiom eble plej 
> Fundamentajn formojn. Sed mi ricevis ripetajn kritikojn de Johano el 
> Hungario, kiu insistas pri la pli logika -a.

Ankaŭ mi trovas ĝin multe pli logika. Eĉ ĉe infinitivo-kiel-subjekto 
estus pli logike uzi la -a formon. Ekzemple, "kuri rapide estas bona" - 
la -e formo rilatas al la ago de la infinitivo, dum la -a formo rilatas 
al la subjekta uzo de la infinitivo. Miaopinie, tio estas multe pli 
logika kaj klara.

Kun la relative libera vortordo de Esperanto, anstataŭ la kutima "kuri 
rapide estas bone" eblas diri "bone kuri rapide estus". Kaj jen ambiguo. 
Ĉu rapida kuro estas bona? Ĉu bona kuro estas rapida? Ni ne povas scii 
sen ia kunteksto.

Tamen, mi uzas la -e formon, ĉar ĝi estas la kutima formo.

> Kiom grandas la Fundamenta oficialeco de la -e-formo?

Mi pensas ke "resti kun leono estas danĝere" estas la sola ekzemplo en 
la ekzercaro.

> Kiu estas la nuntempa lingvouzo che Guglo?

Malfacila demando; eble mi esploros la eblojn por fari tian malsimplan 
serĉon.

Rispondere a