Saluton, vidante kiom da energio forbrulas en cxi tiu forumo, mi volus peti
helpon cxe la traduko de OpenOffice, senkosta programaro kun la samaj funkcioj
kiel la MS Office programaro. Oni scipovu la anglan.
Oni jam tradukis multe, kaj jam ekzistas bone diskutita, do fundita
tradukterminaro.
Bedauxrinde la tradukteamo bezonas novajn fortojn; pro la longa dauxro, kelkaj
forfalis.
Restas suficxa laboro, ni vere bezonas helpon, kaj la rezulto estas palpebla,
kune kun la unua oficialigo de E-o cxe OpenOffice.org.
La ordinara tipa tradukprocedo estas jena:
Tradukado per la x-notado ( c x po cx );Uzo de la versikontrolsistemo
Subversion por preni kaj redoni tradukdokumentojn de fora servilo;Redaktado de
tradukdokumentoj en .po-formato;Membrigxo de nia dissendolisto.
La ekuzo estas relative simpla kaj rapida, ni helpas. Oni tradukas el la angla
lingvo.
Pripensu, ke cxi-tio estas bona investo de via tempo, kaj malpeza laboro; oni
ja tradukas tekstfragmentojn.
Joop