Sub "parolo 6." trovighas jena rimarko:
6. 
Vorto uzata por esprimi penson: aŭskultu miajn parolojnZ; glataj parolojZ; 
paroloj de prudentoZ. 
Rim.: Kontraste kun vorto, parolo atentigas pri la temo, vorto pri la 
esprimmaniero.

Mi ne konsentas. Tio eble pravas pri la cititaj zamenhofaj ekz-oj, al kiuj oni 
povas eble citi tute aliajn. Mi kredas ke la aktuala lingvouzo ankau ne 
subtenas tiun rimarkon. Chiukaze "parolo" venas de "paroli" kaj signifas 
perbushan esprimon. Tion sugestas ankau la cititaj zamenhofaj ekz-oj.
Se la esprimo estas tamen skriba, tiam temas pri figura senco.
Se oni sekvus senkritite tiun rimarkon, oni devus eksterordinare restrikti la 
uzadon de "vorto". Mi proponas forigi tiun rimarkon.

Vilhelmo Lutermano.
-- 

Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe "Le Monde diplomatique en Esperanto" 
http://eo.mondediplo.com
kaj Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org
--
Esperanto - Linukso de la lingvoj
Linukso - Esperanto de la komputiloj
-vl

Rispondere a